La maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo aŭ maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo estas biodiverseco-riĉaĵejo en Suda Afriko. Ĝi situas ĉe la sudorient-sudafrika marbordo sub Granda Eskarpo. La areo estas nomita laŭ Maputalando, Pondolando kaj Albeno. Ĝi etendiĝas ekde la Albena Centro de Planta Endemiismo en la sudafrika provinco Orienta Kablando, tra la Pondolanda Centro de Planta Endemiismo en la provinco Kvazulu-Natalo, la orienta flanko de Svazilando kaj en suda Mozambiko kaj Mpumalanga. La Maputalanda Centro de Planta Endemiismo troviĝas en norda Kwazulu-Natalo kaj suda Mozambiko.