Maloviŝerskij (distrikto)
La distrikto de Malaja Viŝera aŭ Maloviŝerskij distrikto (ruse Маловишерский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbo Malaja Viŝera.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 14 172 homoj.[2]
distrikto de Malaja Viŝera | |||
ruse: Маловишерский район | |||
distrikto de la Novgoroda provinco | |||
Ponto trans la rivero Msta, la distrikto Maloviŝerskij
| |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Administra centro | Malaja Viŝera | ||
Areo | 3 280,98 km² (328 098 ha) | ||
Loĝantaro | 14 172 (2020) | ||
Denseco | 4,32 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1927 | ||
Horzono | UTC+03 | ||
Tel. prefikso | +7 81660x-xx-xx | ||
OKATO | 49 220 000 000 | ||
La distrikto de Malaja Viŝera sur la mapo de la Novgoroda provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Malovishersky District | |||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | |||
Geografio
redaktiLa distrikto de Malaja Viŝera situas norde de la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 3280,98 km².[3] Norde la distrikto de Malaja Viŝera najbaras kun la Leningrada provinco, oriente – kun la distrikto de Lubitino, sud-oriente – kun la distrikto de Okulovka, sude – kun la distrikto de Krestci, okcidente – kun la distrikto de Novgorodo kaj kun la distrikto de Ĉudovo.[1]
La plej granda rivero de la distrikto estas Msta.
Trans la distrikto iras la grava fervojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. Tiu fervojo situas sur la blazono kaj sur la flago de la distrikto.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Географическое положение (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Maloviŝerskij. Alirita 2021-03-01 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-27. Alirita 2021-02-17 .
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).