MX Linux
MX Linux ([em eks linuks] aŭ MKs Linukso) estas Linuksa distribuaĵo bazita sur Debiano stabila kaj kiu uzas antiX elementojn, kun suplementan programaron kreitan de la MXa komunumo.[2] La evoluado de MX Linux estas kunlaboraĵo inter la antiX kaj eks-MEPISaj komunumoj.
MX Linux | |
| |
distribuaĵo de GNUo/Linukso | |
---|---|
Familio: | Linukso |
Lasta versio: | 15-a de januaro 2023: 21.3[1] |
Apera dato: | 24-a de marto 2014 |
Licenco: | Malfermita kodo |
Subteno: | Aktiva |
Retpaĝo: | https://mxlinux.org/ |
La nomo MX devenas de la M por MEPIS kaj la X de antiX.
MX Linux uzas Xfce kiel la ĉefan labortablon, sed ankaŭ KDE kaj Fluxbox disponeblas.
Historio
redaktiMX Linux komencis kiel diskuto inter la membroj de la MEPIS komunumo en decembro 2013.[3] Funkcitenistoj tiamaj de antiX aliĝis al la projekto, portantaj la EKD-an konstrui-sistemon kaj ankaŭ Live-USB/DVD teknologion. MX Linux estis komence prezentita kiel versio de antiX kaj poste ricevis ties propran DistroWatch paĝon kun la eldono de la unua publika beta-versio de MX-16 la 2-an de novembro 2016.
Eldonoj
redaktiVersio | Dato | Kerno[4] | Kerno (AHS)[5] |
---|---|---|---|
MX-21.3 | 15a de januaro, 2023 | 5.10 | 6.0 |
MX-21.2.1 | 18a de septembro, 2022 | 5.10 | 5.18 |
MX-21.2 | 28a de aŭgusto, 2022 | 5.10 | 5.18 |
MX-21.1 | 9a de aprilo, 2022 | 5.10 | 5.16 |
MX-21 AHS | 22a de novembro, 2021 | 5.10 | 5.14 |
MX-21 | 21a de oktobro, 2021 | 5.10 | |
MX-19.4.1 | 8a de aprilo, 2021 | 5.10 | |
MX-19.4 | 31a de marto, 2021 | 4.19 | |
MX-19.3 | 11a de novembro, 2020 | ||
MX-19.2 KDE | 16a de aŭgusto, 2020 | ||
MX-19.2 | 31a de majo, 2020 | ||
MX-19.1 | 14a de februaro, 2020 | ||
MX-19 | 21a de oktobro, 2019 |