[go: up one dir, main page]

Máire Mhac an tSaoi

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Máire Mhac an tSaoi (elparolata maa-re vak a tii), brila irlandlingva poetino (4-an de aprilo 1922 - 16-an de oktobro 2021). Ŝi faris brilan akademian karieron, fariĝis diplomato kaj laboris en pluraj irlandaj ambasadoj.

Máire Mhac an tSaoi
Persona informo
Máire Mhac an tSaoi
Naskiĝo 4-an de aprilo 1922 (1922-04-04)
en Dublino
Morto 16-an de oktobro 2021 (2021-10-16) (99-jaraĝa)
Tombo Glasnevin Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj irlandaangla vd
Ŝtataneco Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Dublino
Literatura fakultato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Conor Cruise O’Brien Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
verkisto
poeto
lingvisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, poezio, lingvoscienco kaj diplomatio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inter la libroj de poezio de Máire Mhac an tSaoi estas

  • Margadh na Saoire (La dunga foiro), 1956.
  • Codladh an Gaisgígh (La dormo de la heroo), 1973.
  • An Galar Dubhach (La malhela/malĝoja malsano), 1980.
  • An Cion do dtí Seo (Ĝisnuna Verkaro), 1987.
  • Trasládáil (angligo de klasikaj irlandaj poemoj), 1997.
  • SHOA agus dánta eile (SHOA kaj aliaj poemoj), 1999.

Ŝia unua romano estis verkita en 2001: A Bhean Óg Ón ... (O, juna virino tiu ...)

Máire Mhac an tSaoi havas ankaŭ tre famajn parencojn: Ŝia patro, Seán Mac an tSaoi (angle Seán McEntee) estis longe financa ministro de Irlando. Unu onklo, Pádraig de Brún estis prezidanto de la universitato de Gaillimh (angle Galway), kaj eminenta klasika fakulo, kiu multe tradukis de la helena, latina kaj aliaj lingvoj al la irlanda. Ŝia edzo, Conor Cruise O'Brien, estas verkisto, politikisto, diplomato, ĵurnalisto.