[go: up one dir, main page]

Loving Pablo

Filmo de Fernando León de Aranoa (2017)

Loving Pablo (Amante Pablo, internacie konata kiel Escobar [eskoBAR], estas angla-lingva hispana biografia krimdrama filmo de 2017 reĝisorita de Fernando León de Aranoa, bazita sur la memorlibro de Virginia Vallejo nome Loving Pablo, Hating Escobar (Amante Pablo, malamante Escobar).[1][2] Ĝi estis prezentita ekster konkurenco en la Venecia Internacia Kinfestivalo kaj en la Specialaj Prezentoj de la Internacia filmfestivalo de Toronto.[3]

Loving Pablo
filmo
Originala titolo Loving Pablo
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2017, 18 apr. 2018, 26 jul. 2018, 5 jul. 2018
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, film based on book
Kameraado Alex Catalán
Reĝisoro(j) Fernando León de Aranoa
Produktisto(j) Javier Bardem
Scenaro Fernando León de Aranoa
Loko de rakonto Kolombio
Muziko de Federico Jusid
Rolantoj Javier Bardem • Penélope Cruz • Peter Sarsgaard • Julieth Restrepo • Óscar Jaenada • Atanas Srebrev • Juan Pablo Gamboa • Joavany Álvarez • Ronald Reagan • Nancy Reagan
IMDb
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Inter 1981 kaj 1987, kolombia drog-senjoro Pablo Escobar havis amaferon kun la ĵurnalistino kaj televidprezentistino, Virginia Vallejo. Oni rakontas la aferon el la vidpunkto de la ĵurnalistino, kiu esploras la aferon komplice kun la usona kontraŭdroga servo DEA. Ŝi rakontas el 1981 kiam ŝi konis Ecobar dum festo en lia bieno kiam naskiĝis la Medellín-Kartelo. Poste ŝi estas invitita en drogo-kunsido en Bahamoj. Poste Escobar, aklamita en la malriĉaj kolombiaj kvartaloj, deziras eniri en politikon en epoko de Ronald Reagan.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

redakti
  • Javier Bardem kiel Pablo Escobar
  • Penélope Cruz kiel Virginia Vallejo
  • Peter Sarsgaard kiel Shepard, bazita sur usona Stephen Murphy
  • Julieth Restrepo kiel Maria Victoria Henao
  • Óscar Jaenada kiel Santoro
  • David Valencia kiel Santos
  • David Ojalvo kiel FBI Agento
  • Giselle Da Silva kiel Olguita Arranz

La geaktoroj Javier Bardem kiel Pablo Escobar kaj Penélope Cruz kiel Virginia Vallejo estas paro ankaŭ en la reala vivo.

Referencoj

redakti
  1. McNary, Dave, "Javier Bardem, Penelope Cruz Starring in Pablo Escobar Movie", Variety, 13a de Majo 2015.
  2. Zsalai, Georg, "San Sebastian Unveils First Competition Titles, Will Screen Pablo Escobar Film With Javier Bardem", The Hollywood Reporter, 28a de Julio 2017.
  3. Pond, Steve, "Aaron Sorkin, Brie Larson, Louis CK Movies Added to Toronto Film Festival Lineup", The Wrap, 15a de Aŭgusto 2017.

Eksteraj ligiloj

redakti