[go: up one dir, main page]

Los fantasmas de Goya

Los fantasmas de GoyaGoya's Ghosts (La fantomoj de Goya) estas biografia hispan-usona drama filmo de 2006, reĝisorita de Miloš Forman (kiel lia fina reĝisora filmo antaŭ lia morto en 2018), kaj verkta de li mem kaj de Jean-Claude Carrière. En la filmo stelulas Javier Bardem, Natalie Portman, kaj Stellan Skarsgård, kaj estis filmita en Hispanio dum la fino de 2005. La filmo estis verkita, produktorita, kaj ludita en angla, kvankam temas pri hispana produktoraĵo.

Los fantasmas de Goya
filmo
Originala titolo Goya's Ghosts
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2006, 23 nov. 2006
Ĝenro filma dramo, historifilmo, filmbiografio
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Miloš Forman
Produktisto(j) Saul Zaentz
Scenaro Jean-Claude Carrière • Miloš Forman
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de José Nieto
Rolantoj Javier Bardem • Natalie Portman • Stellan Skarsgård • Randy Quaid • Blanca Portillo • Michael Lonsdale • José Luis Gómez • Unax Ugalde • Julian Wadham • Mabel Rivera • Fernando Tielve • Eusebio Lázaro • Alejandro Tous • Carlos Bardem • Tamar Novas • David Calder • Ramón Langa • Manuel de Blas • Emilio Linder • Simón Andreu • Jack Taylor • Scott Cleverdon • Víctor Israel • Manolo Caro • Benito Sagredo • Aurélia Thierrée • Concha Hidalgo • Paco Catalá
IMDb
vdr

Kvankam la historia fono de la filmo estas historie aŭtenta, la historio pri Francisco de Goya klopodanta defendi modelinon estas fikcia, same kiel la ruloloj de la Frato Lorenzo kaj de la familio Bilbatúa.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Hispanio, 1792, en la Inkvizicio oni diskutas pri la pentraĵoj Los caprichos de Goya, kiuj fakte prezentas la institucion ege negative; poste en la ateliero de Francisco de Goya (Stellan Skarsgård) li estas portretante la filinon de riĉa komercisto nomita Inés Bilbatúa (Natalie Portman) kaj poste la fraton Lorenzo Casamares, kiu interesiĝas pri la portreto de Inés; poste Goya laboras en la reĝa palaco (Karolo la 4-a) por portreto de la reĝino, kiu forigas la reĝon; dume en la Inkvizicio la frato Lorenzo (Javier Bardem) sendas spionojn al eblaj herezuloj, protestantoj aŭ judoj.

Du de la spionoj en drinkejo suspektas pri virino (Inés Bilbatua), poste Inés estas alvokita de la Inkvizicio, kiu torturas ŝin por ke ŝi konfesu judismon. Tomás Bilbatúa venas ĉe Goya priokupita ĉar Inés ne revenis hejmen, kaj poste pridemandas la fraton Lorenzo prie. Goya kaj la frato Lorenzo venas ĉe Tomás kaj Lorenzo rakontas la konfeson de Inés pri judismo. Tomás skribas deklaron konfesanta, ke la frato Lorenzo estas eksterleĝa filo de ĉimpanzo kaj orangutano kaj devigas lin subskribi, sed li malakceptas. Tomás kolera sed trankvila pendumas lin por torturo kaj finfine la frato Lorenzo subskribas la deklaron.

En la Inkvizicio, la frato Lorenzo proponas monon (el Tomás) kontraŭ la liberigon de Inés, sed la Pastro Gregorio ne sukcesas liberigi ŝin; la sekvan tagon Tomas Bilbatúa kaj lia edzino prezentas la deklaron de la frato Lorenzo antaŭ la reĝo, sed ankaŭ tiu ne sukcesas liberigi Inés; poste, du Inkvizitoroj prezentas la deklaron antaŭ la Pastro Gregorio, sed konstatas, ke Lorenzo fuĝis. En la reĝa palaco, Goya prezentas la portreton de la reĝino, sed la gereĝoj ne montras intereson kaj krome venas novaĵoj el Parizo, ke la kuzo de la hispana reĝo, nome la franca reĝo Ludoviko la 16-a, estis senkapigita gilotine antaŭ ses tagoj, kio kompreneble kortuŝas la hispanan reĝon.

Dekkvin jarojn poste en Hispanio estis okazinta la invadon fare de trupoj de Napoleono Bonaparte, dume Francisco de Goya estis surdiĝinta; la frato Lorenzo, nun sekvanto de la Franca Revolucio, anoncas, ke oni abolos la Inkvizicion kaj iliaj prizonuloj estos liberigitaj. Inés Bilbatúa estas liberigita, disnutrita kaj fitraktita, venas sian hejmon, sed trafas, ke ŝia familio estis mortigita de la francoj. Inés venas ĉe Goya kaj rakontas, ke ŝi naskis filinon en prizono kaj oni forprenis ŝin post la nasko. La sekvantan tagon, Goya venas al la Inkvizicio sed li malkovras, ke jam oni abolis ĝin, iras paroli kun speciala akuzisto kiu estas fakte Lorenzo Casamares. En la tribunalo, Lorenzo juĝas la membrojn de la Inkvizicio kiel defendanto de la ideoj de la franca revolucio kaj mortokondamnas la Pastron Gregorio, nome la Granda Inkvizitoro. Lorenzo kaj Goya renkontiĝas kaj rakontas aferojn, inter kiuj Goya rakontas, ke Lorenzo havis filinon en prizono, sed li ne akceptas tion. Li esploras, ke la filino nomiĝis Alicia, kaj fuĝis el orfejo estante 11-jaraĝa; Goya trovas ŝin, sed ŝi laboras kiel prostitutino en Pardo.

Lorenzo proponas, ke Alcia foriru al Ameriko, sed ŝi malakceptas kaj fuĝas. Goya serĉas Inés kaj informas al ŝi la trovon de ŝia filino, sed kiam venas al renkontiĝo venas francoj kaj kunportas la virinojn por forporti ilin al Ameriko; Goya venas al Lorenzo, kiu estis ordoninta la deportadon, sed oni anoncas, ke Lorenzo devas fuĝi ĉar venas britaj trupoj. Goya klopodas por sekvo, sed trafas Inés kun bebo prenita en la trinkejo invadita de la soldatoj. Alicia estis en kamparo kiam venas la britoj estritaj de la Duko de Wellington; brita oficiro vidas Alicia kaj oni komprenas ke inter ambaŭ okazos rilato. Lorenzo klopodas fuĝi, sed estas kaptita de lokanoj. La Pastro Gregorio liberigita el prizono kaj nun denove Ĝenerala Inkvizitoro. Lorenzo estas juĝita kaj ekzekutita.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti