Litovio en la Somera Olimpiko 2012
sporta delegacio en la Olimpiko 2012
Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 2012 en Londono (Britio), de la 27-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2012. Temis pri la oka partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. La nacia Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK) sendis entute 62 atletojn, el ili 39 viroj kaj 23 virinoj, por konkuri en 14 sportaj fakoj.
Litovio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Somera Olimpiko 2012 en Londono | ||||||||||||
62 sportistoj en 14 disciplinoj (fakoj) | ||||||||||||
Flagoportanto | Virgilijus Alekna (inaŭguro)[1] Jevgenijus Šuklinas (fermo) |
|||||||||||
Medaloj Rango: #34 |
oro 2 |
arĝento 1 |
bronzo 2 |
sumo 5 |
||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 |
||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 |
||||||||||||
Aliaj parencaj aperoj | ||||||||||||
Rusia Imperio (1912) Sovetunio (1952–1988) |
Medalistoj
redaktimedalo | nomo | fako | evento | dato |
---|---|---|---|---|
oro | Rūta Meilutytė | naĝado | virina 100-metra brustonaĝado | la 30-an de julio |
oro | Laura Asadauskaitė | moderna pentatlono | virina konkuro | la 12-an de aŭgusto |
arĝento | Jevgenijus Šuklinas | kanuado | vira 200-metra konkuro C-1 | la 11-an de aŭgusto |
bronzo | Aleksandr Kazakevič | luktado | vira greka-romia klaso de 74 kg | la 5-an de aŭgusto |
bronzo | Evaldas Petrauskas | boksado | vira malpeza klaso | la 10-an de aŭgusto |
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (litove kaj angle)
Referencoj
redakti- ↑ informoj pri la flagotenantoj el la retejo olympic.org (angle, en formato PDF)