Latinida lingvaro
La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Okcident-Romia Imperio en 476.
La ĉefaj trajtoj komunaj estas:
- Malapero de deklinacio de nomoj krom en la rumana
- Nur du gramatikaj genroj el la tri ĉe klasika latina lingvo krom en la rumana
- Apero de artikoloj
- La latina futuro estas forlasita. Futuroj kaj kondiĉaj tensoj estas enkondukitaj, el infinitivo+prezenco aŭ la imperfekto de habere.
Mapo
redakti
1 galega kaj portugala |
11 romanĉa |
Evoluo
redaktiFonologio
redaktiAkcentaj vokaloj
redaktiPerdo de la longeca distingo
redaktiLatina | Sarda | Orientaj latinidoj | Pralatinida | Okcidentaj latinidoj | Sicilia | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sc.1 | IFA | IFA | Sc.1 | IFA | IFA | |||
ī | /iː/ | /i/ | /i/ | ị | */i/ | /i/ | /i/ | |
ȳ | /yː/ | |||||||
i (ĭ) | /ɪ/ | /e/ | į | */ɪ/ | /e/ | |||
y (y̆) | /ʏ/ | |||||||
ē | /eː/ | /ɛ/ | ẹ | */e/ | ||||
oe | /oj/ > /eː/ | |||||||
e (ĕ) | /ɛ/ | /ɛ/ | ę | */ɛ/ | /ɛ/ | /ɛ/ | ||
ae | /aj/ > /ɛː/ | |||||||
ā | /aː/ | /a/ | /a/ | a | */a/ | /a/ | /a/ | |
a (ă) | /a/ | |||||||
o (ŏ) | /ɔ/ | /ɔ/ | /o/ | ǫ | */ɔ/ | /ɔ/ | /ɔ/ | |
ō | /oː/ | ọ | */o/ | /o/ | /u/ | |||
au (sporada evoluo) |
/aw/ > /ɔː/ | |||||||
u (ŭ) | /ʊ/ | /u/ | /u/ | ų | */ʊ/ | |||
ū | /uː/ | ụ | */u/ | /u/ | ||||
au (normala evoluo) |
/aw/ | /aw/ | /aw/ | au | */aw/ | /aw/ | /aw/ | |
1 Tradicia scienca skribo en latina kaj latinida filologio. |
La vokalaro de vulgara latino estis profunde reorganizita.[1] Klasika latino havis kvin indigenajn mallongajn vokalajn fonemojn: a, e, i, o, u, kaj kvin longajn: ā, ē, ī, ō, ū, (vidu la tablon por transskriboj en IFA), kaj tri oftajn diftongojn: ae, oe, au. Krome estis malpli oftaj diftongoj eu, ui, ei, kaj longa kaj mallonga versioj de y, kiu reprezentis /y(ː)/ en pruntvortoj el la greka. Ĉi-lastaj verŝajne kunfluis kun /i(ː)/ antaŭ ol aliaj ŝanĝoj komenciĝis. Estas indikoj ke ĉiuj mallongaj vokaloj krom a estis malpli altaj ol la longaj ekvivalentoj.
Dum la pra-latinida periodo, la fonemaj distingoj je longeco perdiĝis. La prononco de ĉiu vokalo fariĝis longa en akcentaj nefermitaj silaboj (t.e. akcentaj vokaloj sekvataj de maksimume unu konsonanto) kaj mallonga alie. Tiu distribuo de longaj kaj mallongaj alofonoj ankoraŭ ekzistas en la moderna itala. La originalaj /a aː/ kunfluis, sed ĉe la aliaj paroj la kvalitoj restis malsamaj. La rezulto estis pra-latinida vokalaro kun naŭ monoftongoj, distingataj nur je kvalito.[2]
Klasifiko
redaktiUnu el la eblaj klasadoj de latinidaj lingvoj:
- Okcidentlatinida lingvaro:
- ibero-latinida lingvaro:
- Iberio kaj Ameriko: la hispana (300 milionoj da denaskaj parolantoj), portugala (194) kaj galega (4,0), kataluna (6,5), papiamento (0,3), krome la asturia, aragona kaj judhispana
- gaŭlo-latinida lingvaro:
- ibero-latinida lingvaro:
- Sarda lingvo (0,3)
Detala priskribo
redaktiLa galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en la nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Tradicie la latinida lingvistiko konsideras la galegan dialekto de la portugala.
La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en la sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic Mistral kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvaliton de siaj verkoj en la provenca.
Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de la Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina.
La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed la historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.
El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, kio faras ĝin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj.
Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:
Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al i aŭ a al e (el latina nominativo).
- Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
- Per vokalo: Itala, rumana.
Perdo de finaj vokaloj
redaktiKelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).
- Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala
- Finaj vokaloj nur en ina genro: Kataluna, rumana, franca
Pli
redaktiKelkaj tiras la vorto por "pli" el PLUS, aliaj el MAGIS.
- PLUS: Franca (plus), itala (più), sarda (prus), romanĉa (plü, pli)
- MAGIS: Portugala (tamen mezepoke la vorto 'mais' kunekzistis kun 'chus' el PLUS), hispana (más), kataluna (més), rumana (mai)
SEDECIM, DECEM ET SEX kaj aliaj
redaktiEn kelkaj lingvoj, la vorto por numero 16 etimas 'ses-dek' laŭ la modelo de la numeroj 11 ĝis 15. En aliaj, ĝi etimas 'dek kaj ses', kiel ĉe la numeroj de 17 ĝis 19.
- SEDECIM: kataluna (setze), franca (seize), itala (sedici), sarda (sèighi), romanĉa (saidesch, en la malalt-engadina dialekto)
- DECEM ET SEX: portugala (dezasseis; laŭ multaj ĝi venas el DECEM AC SEX, sed ankaŭ eblus, ke tiu -a- estiĝis pro malsimiliĝo disde la ceteraj -e-), hispana (dieciséis)
- SEX SUPER DECEM: rumana (șaisprezece)
Havi kaj teni
redaktiLa vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas".
La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".
- TTTT: Brazila portugala lingvo
- TTTH: Portugala/Galega.
- TTHH: Hispana, kataluna
- THHH: Franca.
- THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj a fi (rumana)
Havi kaj esti
redaktiKelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.
- "Havi": Portugala, hispana, rumana
- "Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala
Planlingvoj
redaktiEsperanto kaj ĉiuj aliaj gravaj internaciaj planlingvoj krom Volapuko estas profunde influitaj de la latinidaj lingvoj.[3] En Esperanto la latinida elemento estas nur la plej evidenta el pluraj influoj, kaj ĝi baziĝas sur la modernaj lingvoj. Kelkaj aliaj planlingvoj ekde Latino Sen Fleksio (proponita en 1903) estas rektaj simpligoj de klasika Latino. Ankaŭ multaj fikciaj latinidaj lingvoj estas konstruitaj por artaj celoj, ekzemple Wenedyk (fikcia lingvo kreita por imiti la polan lingvon kun latinida bazo).[4]
Kelkaj ekzemploj
redaktiLeksikaj kaj gramatikaj similecoj inter la latinidaj lingvoj, kaj inter la latina lingvo kaj ĉiu de ili, estas evidenta el la sekvaj ekzemploj:
Latina lingvo | (Ea) semper antequam cenat fenestram claudit. |
Aragona lingvo | (Ella) zarra siempre a finestra antes de cenar. |
Arpitana lingvo | (Le) sarre toltin/tojor la fenétra avan de goutâ/dinar/sopar. |
Andaluza lingvo | (Eya) siempre zierra la bentana enanteh de zenâ" |
Arumana lingvo | (Ea/Nâsa) încljidi/nkidi totna firida ninti di tsinâ. |
Asturia lingvo | (Ella) pieslla siempres la ventana enantes de cenar. |
Kataluna lingvo | (Ella) sempre tanca/clou la finestra abans de sopar. |
Korsika lingvo | (Ella/Edda) chjode sempre u purtellu/purteddu nanzu di cenà. |
Emilia lingvo | (Lē) la sèra sèmpar sù la fnèstra prima ad snàr. |
Esperanto | Ŝi ĉiam fermas la fenestron antaŭ ol ŝi vespermanĝas. |
Ekstremadura lingvo | (Ella) afecha siempri la ventana antis de cenal. |
Franca lingvo | Elle ferme toujours la fenêtre avant de dîner/souper. |
Friulia lingvo | (Jê) e siere simpri il barcon prin di cenâ. |
Galega lingvo | (Ela) pecha/fecha sempre a fiestra/xanela antes de cear. |
Haitia kreola lingvo | Li toujou fèmen fennèt la avan li soupe. |
Italia lingvo | (Ella/Lei) chiude sempre la finestra prima di cenare. |
Idiom Neutral | Ila sempre klos fenestr ante ke ila dine. |
Interlingvo | Illa claude sempre le fenestra ante (de) soupar. |
Judhispana lingvo | Eya serra syempre la ventana antes de senar. |
Ladina lingvo | (Ëra) stlüj dagnora la finestra impröma de cenè. (badiot) (Ëila) stluj for l viere dan maië da cëina(gherdëina) |
Ladina lingvo | Centro Cadore: La sera sempre la fenestra gnante de disnà; Auronzo di Cadore: La sera sempro la fenestra davoi de disnà |
Latino Sen Fleksio | Illa claude semper fenestra antequam illa cena. |
Leona lingvo | (Eilla) pecha siempre la ventana primeiru de cenare. |
Liguria lingvo | (Le) a saera sempre u barcun primma de cenà. |
Nova Lingvafrankao | El sempre clui la fenetra ante cuando el come. |
Lombarda lingvo | (Lee) la sara sù semper la finestra primma de disnà/scenà. |
Miranda lingvo | (Eilha) cerra siempre la bentana/jinela atrás de jantar. |
Mozaraba lingvo | Ella cloudet sempre la fainestra abante da cenare. (rekonstruita) |
Napola lingvo | Essa nzerra sempe 'a fenesta primma 'e magnà. |
Normanda lingvo | Lli barre tréjous la crouésie devaunt de daîner. |
Nova Bahaso | Lini cihore mahuli janelo bifore nura-komido. |
Okcidentalo | Ella sempre clude li fenestre ante de supar. |
Okcitana lingvo | (Ela) barra sempre/totjorn la fenèstra abans de sopar. |
Perciskana lingvo | (Ena) cerovâ suempre la velustra atratès dî zzenar. |
Pikarda Franca Dialekto | Ale frunme tojours l’ creusèe édvint éd souper. |
Piemonta lingvo | Chila a sara sèmper la fnestra dnans ëd fé sin-a/dnans ëd siné. |
Portugala lingvo | (Ela) fecha sempre a janela antes de jantar/cear. |
Rumana lingvo | Ea închide întotdeauna fereastra înainte de cină. |
Romanĉa lingvo | Ella clauda/serra adina la fanestra avant ch'ella tschainia. |
Sarda lingvo | Issa serrat sempri/semper sa fentana innantis de cenài/chenàre. |
Sejŝela lingvo | Y pou touzour ferm lafnet aven y manze. |
Sicilia lingvo | Idda chiui sempri la finestra prima di pistiari/manciari. |
Hispana lingvo | (Ella) siempre cierra la ventana antes de cenar. |
Venecia lingvo | Eła ła sara/sera sempre ła fenestra vanti de xenàr/disnar. |
Valona lingvo | Ele sere todi li finiesse divant di soper. |
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.orbilat.com
- http://ualgiman.dtiltas.lt/italiku_ir_romanu_kalbos.html Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.unilat.org/info_ro/info.html Arkivigite je 2005-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.portalingua.info
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Alkire & Rosen 2010, p. 8.
- ↑ Alkire & Rosen 2010, p. 13.
- ↑ Barandovská-Frank, Věra. 2024. "Importance of Latin and Romance languages for the production of planned languages and their communities". Resumo de prelego por la Internacia Kongreso de Lingvistoj.
- ↑ Barandovská-Frank, Věra. 2024. "Importance of Latin and Romance languages for the production of planned languages and their communities". Resumo de prelego por la Internacia Kongreso de Lingvistoj.