La punta del iceberg
hispana filmo de 2016
La punta del iceberg (La pinto de la glacimonto) estas hispana filmo de 2016 reĝisorita de David Cánovas, pri scenaro bazita sur la samnoma teatraĵo de la kanaria dramaturgo Antonio Tabares,[1] kun ĉefroluloj Maribel Verdú kaj Carmelo Gómez.[2]
La punta del iceberg | |
---|---|
filmo | |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2016 |
Ĝenro | suspensa filmo |
Kameraado | Juan Carlos Gómez |
Reĝisoro(j) | David Cánovas |
Produktisto(j) | Gerardo Herrero |
Scenaro | David Cánovas |
Rolantoj | Maribel Verdú • Álex García Fernández • Bárbara Goenaga • Fernando Cayo • Carmelo Gómez • Ginés García Millán • Paola Bontempi |
IMDb | |
Intrigo
redaktiGranda plurnacia entrepreno suferas tragedion pro memmortigo de tri dungitoj. Sofía Cuevas (Maribel Verdú), altranga postenulo de la kompanio, devas zorgi pri la farado de interna raporto kiu klopodu al klarigo de la stranga okazaĵo. En siaj renkontoj kun la laboristoj ŝi malkovras misuzojn de povo, kaŝitajn mensogojn kaj malsanan laboran etoson. La komenco de la esploro temis pri vere la pinto de la glacimonto, sed malsupre estas enorma kvanto de subpremado kaj maljusteco.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Maribel Verdú kiel Sofía Cuevas.
- Carmelo Gómez kiel Alejandro García.
- Fernando Cayo kiel Carlos Fresno.
- Bárbara Goenaga kiel Gabriela Benassar.
- Jesús Castejón kiel Carmelo Luis.
- Carlo D'Ursi kiel Enzo Martelli.
- Juan Fernández kiel Ángel Torres.
- Álex García kiel Jaime Salas.
- Jorge Calvo kiel Víctor Santamaría.
Referencoj
redakti- ↑ «'La punta de iceberg': Promesas a tener en cuenta». La Opinión. 5a de majo 2016. Konsultita la 4an de oktobro 2019.
- ↑ «La punta del iceberg». Arkivigite je 2018-09-02 per la retarkivo Wayback Machine ABC. Konsultita la 4an de oktobro 2019.
Eksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La punta del iceberg en la hispana Vikipedio.