La Gazeto
La Gazeto estis mondkultura revuo, kies celo estis porti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindajn informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la Esperanta mondkoncepto.
La Gazeto | |
Kovrilpaĝo de la revuo, apr. 2016
| |
revuo | |
---|---|
Speco | mondkultura revuo |
Periodeco | 6-foje jare |
| |
Lando | Francio |
Urbo | Creuë |
Publikigisto | Esperanto-Klubo de Metz |
Redaktisto | Eugène de Zilah |
Kunredaktisto | Elda Doerfler K. Jakobo Françoise Ziegler Paola de Zilah |
Establodato | 1985 |
Prezo | 32 EUR jare |
ISSN | 0299-6987 |
| |
Retejo | LaGazeto.com |
Enhavo
redaktiLa Gazeto enhavis kutimajn rubrikojn:
- „Vortoj de la redaktoro“ – kie Zilah traktas temon aktualan
- „Mondkulturo“ – ampleksaj artikoloj pri homoj aparte konatindaj, memoraĵoj pri forpasintuloj, historiaj studoj ktp
- „Nia kulturo“ – recenzoj kaj studoj pri famaj libroj en Esperanto, listoj de novaj Esperanto-libroj aperintaj, anoncoj pri venontaj Esperanto-eventoj ktp
- „El viaj leteroj“ – leterkesto
- „Ludoj“ – Liter-enigmo sudoko-forma, incipito-ludo
Historio
redaktiLa unua aperinta jarkolekto estis tiu de 1985. La reta eldono finiĝis per la jarkolekto de 2009 (lastas la revua numero 143): en Aprilo de tiu jaro mortis la redakciano Kurisu Kei, en novembro la gvida redaktorino Madeleine de Zilah.
Post ŝia forpaso, la vidvo Eugene de Zilah deklaris sian volon daŭrigi, kun siaj filo kaj bofilino, la eldonadon de La Gazeto, „memore de la patrino“. Efektive en 2016 daŭre ekzistas la revuo, kun la 185-a numero en Julio 2016. La aperritmo estas 6-foje jare, en Januaro, Februaro, Aprilo, Majo, Julio kaj Novembro.
Lasta numero en decembro 2019, pro definitiva ĉeso.
Eksteraj ligiloj
redakti- „Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: internaciaj gazetoj pri diversaj temoj“ ĉe YouTube
- esperante oficiala retejo lagazeto.com Arkivigite je 2017-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- esperante La gazeto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine