Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj
La kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ekoregiono kongruas kun la tutmondaj 200-regiono "kvinslandaj tropikaj arbaroj". Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordorienta Aŭstralio.
Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Lando | Aŭstralio | |
Federacia ŝtato | Kvinslando | |
Koordinatoj | 21° 15′ 0″ S, 148° 45′ 0″ O (mapo)-21.25148.75Koordinatoj: 21° 15′ 0″ S, 148° 45′ 0″ O (mapo) [+] | |
Areo | 33 129 km² (3 312 900 ha) | |
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj | ||
Vikimedia Komunejo: Queensland Tropical Rainforests Ecoregion [+] | ||
Priskribo
redaktiLa ekoregiono kovras 32 700 kvadratajn kilometrojn de la nordorienta kvinslanda marbordo, ekde tiu ĉi tra serio de altebenaĵoj ĝis la montaro malantaŭ la marbordo. La ekoregiono ampleksas tri diferencajn sekciojn. La norda areo, kiu inkludas la urbon de Cairns, estas la plej vasta, ekde 15°30’ ĝis 19°25’ suda latitudo. Tiu norda sekcio estas ankaŭ konata kiel la Humidaj Tropikoj ( angle : Wet Tropics ) el la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio.
La dua sekcio etendas ekde la Whitsunday-IBRA-subregiono ĝis Carmila, inkluzive de Mackay, kaj la tria sekcio ampleksas Varginbura-Duoninsulon, etendante landinternen por inkludi partojn de Normanbej-Montaro. La du sudaj sekcioj ankaŭ estas konataj kiel la IBRA-regiono Centra Makej-Marbordo (angle : Central Mackay Coast).
Flaŭro
redaktiLa ekoregiono estas la plej vasta vestiĝo de la aŭstralia pluvarbaro-flaŭro, kaj gastigas praan tutaĵon de plantoj, nomita Antarkta flaŭro, nuntempe karakteriza por Novzelando kaj suda Ĉilio, kaj kiu iam kovris multon de Aŭstralio kaj Antarkto ĝis ĉirkaŭ antaŭ 15 milionoj da jaroj.
Koniferoj de la sud-duongloba familio araŭkariacoj estas la karakterizaj arbospecioj. En la norda sekcio de la ekoregiono, agatido ordinare formas la arbara kanopeo, kun fortika agatido (Agathis robusta) plej komuna je pli malaltaj altitudoj, kaj A. microstachya kaj A. atropurpurea superregantaj je pli altaj altitudoj. En la sudaj sekcioj, Araucaria cunninghamii estas superreganta, kun Araucaria bidwillii dominanta en du malvastaj areoj. Koniferoj el la famio de la podokarpacoj ankaŭ ĉeestas, inkluzive de la genroj Podocarpus kaj Sundacarpus. La arbaroj estas densaj kun grimpoplantoj, filikoj, epifitoj, kaj arekacoj.
Tiuj arbaroj limiĝas je areoj de alta precipitaĵo kaj riĉaj grundoj. En akvo-saturitaj grundoj, la pluvarbara flaŭro estigas melaleŭko-densaĵojn kaj en pli sekaj areoj eŭkaliptoj estiĝas dominantaj. La pluvarbara plantaro ne estas fajro-rezistema, kaj kie periodoj de sekeco permesis neniigantajn incendiojn, la pluvarbara flaŭro estas retiriĝinta, fajro-rezistemaj eŭkaliptoj kapablis stariĝi. Se relativa humida periodo persistas, la pluvarbara plantaro povas restariĝi. Oni pensas ke la ter-aranĝadaj agadoj de la indiĝenaj aŭstralianoj, kiuj implicas regulajn bruligadojn por malfermigi la eŭkaliptajn duonarbarojn, eble kuraĝigis la ekspansio de la eŭkaliptaroj je perdo de la pluvarbara flaŭro.
Tiuj pluvarbaroj ŝajnas konsiderinde retiriĝintaj ekde la alveno de la indiĝen-aŭstralianaj prauloj antaŭ 50 000 jaroj, kaj estas nuntempe limigitaj al izolitaj areetoj kiuj kovras malpli ol 2% de la aŭstralia kontinento.
Konservado
redaktiTiuj arbaroj estas speciale interesaj kaŭze de sia suda situo kaj la altgrada endemiismo de siaj plantaj kaj bestaj specioj.
Senarbarigo kondukas al habitatofragmentado kaj malpligrandigantaj populacioj de specioj kiel Dasyurus maculatus (marsupiuloj), Casuarius casuarius (kazuaredoj), kaj Hemibelideus lemuroides (marsupiuloj).
Enmetitaj specioj ankaŭ estas grava minaco por multaj indiĝenaj specioj.
Naturaj areoj inkludas la jenajn :
- Nacia Parko Homevale
- Nacia Parko Eungella
- Nacia Parko Dryander
- Nacia Parko Conway
- Nacia Parko Whitsunday-Insuloj
- Nacia Parko Paluma Range
- Nacia Parko Halifaks-golfaj Malsekejoj
- Nacia Parko Hinchinbrook-Insulo
- Nacia Parko Girringun
- Nacia Parko Edmund Kennedy
- Nacia Parko Hull-Rivero
- Nacia Parko Kurrimine-Strando
- Nacia Parko Eubenangee-Marĉo
- Nacia Parko Ella-Golfo
- Nacia Parko Wooroonoora
- Nacia Parko Barron Gorge
- Nacia Parko Daintree
- Nacia Parko Cedar-Golfo
- Nacia Parko Nigra Monto
Vidu ankaŭ
redakti
Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0104 Buruaj pluvarbaroj | Indonezio |
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj | Nov-Kaledonio |
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj | Aŭstralio |
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj | Salomonoj |
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj | Vanuatuo |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AA0117 : Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj (WWF)
- angle Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono AA0117 : tajpu Queensland tropical rain forests Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 17 : Kvinslandaj tropikaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine