Konstitucio de Filip Orlik
La Konstitucio de Filip Orlik aŭ Paktoj kaj konstitucioj de rajtoj kaj liberecoj de la Zaporogoj (en ukraina Конституція Пилипа Орлика (Konstytutsiya Pylypa Orlyka); Пакти і Конституції прав і вольностей Війська Запорозького (Pakty i Konstytutsii Prav i Volnostei Viyska Zaporozkoho), en latina Pacta et Constitutiones Legum Libertatumque Exercitus Zaporoviensis) estis konstitucia dokumento de 1710 verkita de Hetmano Filip Orlik, nome kozako de Ukraina, tiam ene de Respubliko de Ambaŭ Nacioj.[1]
Konstitucio de Filip Orlik | |
---|---|
konstitucio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Filip Orlik |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Ĝi establis demokratan normon por la povdisiĝo en registaro inter la leĝdonaj, plenumaj, kaj juĝistaraj branĉoj, bone antaŭ la publikigo de Spirito de la Leĝoj de Montesquieu. Tiu konstitucio ankaŭ limigis la plenuman aŭtoritaton de la hetmano, kaj establis demokratie elektitan kozakan parlamenton nome la Ĝeneralan Konsilion. Tamen, la projekto de Orlik por sendependa ukraina Ŝtato neniam realiĝis, kaj lia konstitucio, skribita en ekzilo, neniam estis ratifikita. Ĉiukaze ĝi estis unika en sia historia periodo, kaj estis unu el la unuaj ŝtataj konstitucioj en Eŭropo.
Referencoj
redakti- ↑ "300th anniversary of first Ukrainian constitution written by Pylyp Orlyk being celebrated", Kyiv Post, (5a de Aprilo, 2010)
Bibliografio
redakti- Dogovor i postanovlenie mezhdu Get'manom Orlikom i voiskom Zaporozhskim v 1710, en Chteniia v Imperatorskom obshchestve istorii i drevnostei rossiiskikh (Moscow 1858)
- Krupnyts’kyi, B. Het'man Pylyp Orlyk i ioho politychna diial’nist’ (1672–1742) (Warsaw 1938)
- Vasylenko, M. The Constitution of Pylyp Orlyk, AUA, 6, n 3-4 (1958)
- Sliusarenko, A. H.; Tomenko, M. V. Istoriia Ukrainskoi Konstytytsii, "Znannia," (Ukraine 1993), ISBN 5-7770-0600-0
Eksteraj ligiloj
redakti- Encyclopedia of Ukraine
- en ukraina Teksto de la Konstitucio de Filip Orlik Arkivigite je 2006-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
- en angla Informaro pri la Konstitucio de Filip Orlik Arkivigite je 2017-01-31 per la retarkivo Wayback Machine