Konstantino la 1-a (greke Κωνσταντίνος Α΄ Βασιλεύς των Ελλήνων Konstantínos I Vasiléfs ton Ellínon; naskiĝis 21-a de julio[jul.]/ 2-a de aŭgusto 1868[greg.] en Ateno; mortis la 11-an de januaro 1923 en Palermo) estis membro de la origine germanlingva dana-greka reĝa dinastio Glücksburg kaj de 1913 ĝis 1917 kaj denove de 1920 ĝis 1922 Reĝo de Grekio.
Konstantino la 1-agreke Κωνσταντίνος Α΄
|
Reĝo de Grekio
|
|
|
Persona informo
|
Κωνσταντίνος Αʹ
|
Naskiĝo
|
2-an de aŭgusto 1868 (1868-08-02) en Ateno
|
Morto
|
11-an de januaro 1923 (1923-01-11) (54-jaraĝa) en Palermo
|
Mortis pro
|
Naturaj kialoj vd
|
Mortis per
|
Cerba sangado vd
|
Tombo
|
Reĝa Tombejo de Tatoi (1936–) Napolo (1923–1935) vd
|
Religio
|
Greke Ortodoksa Eklezio vd
|
Lingvoj
|
moderna greka vd
|
Ŝtataneco
|
Grekio vd
|
Alma mater
|
Universitato de Hajdelbergo vd
|
|
Subskribo
|
Familio
|
Dinastio
|
Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg vd
|
Patro
|
Georgo la 1-a vd
|
Patrino
|
Olga Konstantinovna, reĝedzino de Grekio vd
|
Gefratoj
|
Georgo de Grekio kaj Danio, Aleksandra de Grekio kaj Danio, Nikolao de Grekio kaj Danio, Maria de Grekio kaj Danio, Olga de Grekio kaj Danio, Andreo de Grekio kaj Danio kaj Kristoforo de Grekio kaj Danio vd
|
Edz(in)o
|
Sofia de Prusio, reĝedzino de Grekio (1889–1923) vd
|
Infanoj
|
Georgo la 2-a de Grekio, Paŭlo la 1-a de Grekio, princidino Irena de Grekio kaj Danio, dukedzino de Aosta, Heleno de Grekio kaj Danio, Aleksandro la 1-a de Grekio, Katerino de Grekio kaj Danio vd
|
Profesio
|
Okupo
|
suvereno vd
|
|
|
|
Reĝo de Grekio
|
Dum
|
1913-1917
|
Antaŭulo
|
Georgo la 1-a, lia patro
|
Sekvanto
|
Aleksandro, lia filo
|
2-a periodo
|
Dum
|
1920-1922
|
Antaŭulo
|
Aleksandro
|
Sekvanto
|
Georgo la 2-a, lia filo
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Konstantino estis la plej aĝa filo de reĝo Georgo la 1-a. En aĝo de 28 jaroj, li konatiĝis kiel forta kaj entuziasma subtenanto de la unua moderna olimpiko en Ateno. Kiam la patro iĝis viktimo de murdatenco, li fariĝis reĝo en 1913. Dum la Unua mondmilito lia por-germana sinteno estis en konflikto kun la por-brita de la registaro. Ribelo kontraŭ li igis lin kaj la kronprincon (plej aĝan filon) Georgo forlasi la landon en ekzilon. Nova reĝo iĝis lia pli juna filo Aleksandro.
Post la subita morto de Aleksandro, Konstantino estis revokita el la ekzilo kaj fariĝis reĝo por dua fojo. En 1922 li estis devigita abdiki plian fojon, kaj lasi la tronon al sia unua filo Georgo la 2-a.