Kirasŝipo Potjomkin
La Kirasŝipo Potjomkin (Броненосец "Потёмкин") estas nigra-blanka rusa, soveta mutfilmo, plej fama verko de reĝisoro Sergej Mihajloviĉ Eisenstein. La filmo prezentas epizodon de la rusia revolucio de 1905, ribelon de la matrosaro de kirasŝipo Potjomkin. Eizenstein transformis la eventon al filma eposo pri la revolucio kaj kiu iĝis baldaŭ klasika verko de la filma historio. La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound.
Kirasŝipo Potjomkin | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Броненосец "Потёмкин" |
Produktadlando | Sovetunio |
Originala lingvo | muta, kun ruslingvaj intertekstaĵoj |
Kina aperdato | 21-a de septembro 1925 |
Daŭro | 75 minutoj |
Ĝenro | historia dramo |
Kameraado | Eduard Tisse, Vladimir Uralsky |
Reĝisoro(j) | Sergej Mihajloviĉ Eisenstein |
Produktisto(j) | Yakov Bliokh |
Scenaro | Nina Agadzhanova |
Loko de rakonto | Odeso • Nigra Maro |
Muziko de | Nikolay Kryukov • Edmund Meisel • Dmitrij Ŝostakoviĉ |
Ĉefrolantoj | Aleksandr Antonov Grigorij Aleksandrov |
Produktinta firmao | Mosfilm State Committee for Cinematography |
Distribuo | Goskino |
IMDb | |
Sceno, eventoj
redaktiEn haveno de Odeso strikas laboristoj. Grupo de matrosoj sur la ŝipo decidas – kun gvido de Vakulinĉuk – aliĝi al la striko. Ili sekvatage rifuzas manĝon el kunverma viando. Kapitano de la ŝipo ĵetigas baŝon sur la rifuzintojn kaj volas pafigi al ili, sed la vicordigita matrosaro ŝanĝas al flanko de Vakulincuk. En la elformiĝinta interbatalo oni senarmiligas la oficirojn, murdas la kapitanon, sed ankaŭ Vakulincuk mortas pro pafo. Lia kadavro estas portita al la bordo kaj oni katafelkas sur la moleo, lin funebras la urbanoj. La homamaso kolektiĝas sur la ŝtuparo (Potjomkina ŝtuparo, kie okazas unu el la plej famaj scenoj de la historio de kino, kie malsupreniras la ŝtuparo senkonduka beboĉaro), la soldataro ekpafas ilin, komenciĝas senbrida buĉado. Responde al tio, la kanonoj de la ŝipo pafas la urbajn palacojn. Ŝipoj de la floto kolektiĝas por kapti la ribelantan ŝipon, sed ties matrosoj estas solidaraj kun la Potjomkin, kiu tiel libere atingas la liberan maron, dume oni hisas la ruĝan flagon. (La nigra-blankan bildon de la flago, Eisenstein propramane – po filmero – pentris al ruĝa.)
Eisenstein skribis en studaĵo (1938), ke li konstruis la filmon simile al strukturo de klasika tragedio, el kvin „scenoj”:
- 1. Homoj kaj vermoj
- 2. Dramo sur la ferdeko
- 3. La mortinto alvokas al agado
- 4. La odesa truparo
- 5. Renkontiĝo kun la ŝiparo
Li plue detale analizis, kiel kuniĝas la partoj al unuo.
Eisenstein uzis montaĵojn, kies celo estis agitado por la revolucio, forta emocia efiko.
Filma historio
redaktiLa filmo estis pretigita je 20-jara datreveno de la 1905-a revolucio kaj estis prezentita la 5-an de decembro 1925 en Moskvo. La prezentadon partoprenis la tuta stabo, vestita en matrosan vestaron, vestiblo de la kinejo estis ornamita per flagoj de la mararmeo.
La Kirasŝipo Potjomkin sukcesis jam en la sekva jaro en eksterlando. Li sukcesis en la pariza monda ekspozicio, la usona filmakademio elektis ĝin en 1926 kiel la plej bona filmo. La originala filmo estis plurfoje tranĉita pro la eksterlanda kaj enlanda cenzuroj. Kelklande oni malpermesis ties prezentadon (ekz. en Hungario inter la du mondmimilitoj kaj en Hispanio post la Hispana enlanda milito).
Joseph Goebbels nazia ministro pri propagando alvokis la germanajn reĝisorojn en 1934 por pretigi la "nacisocialistan Potjomkin". La filmo estis preta post du jaroj (1936) Blankaj sklavoj – kirasŝipo Sevastopol. Tiu ĉi filmo prezentis kruelaĵojn de la bolŝevikoj dum la oktobra revolucio de 1917.
Oni prezentis nur en 2005 la senkurtigitan, preskaŭ originalan, restaŭrigitan version de la filmo.
Geaktoraro
redakti- Aleksandr Antonov kiel Grigori Vakulinĉuk (Bolŝevika maristo)
- Vladimir Barski kiel Komandanto Golikov
- Grigori Aleksandrov kiel Ĉefoficiro Giliarovski
- I. Bobrov kiel juna maristo vipita dumdorme
- Miĥail Gomorov kiel aktivula maristo
- Aleksandr Levŝin kiel Malgrava Oficiro
- N. Poltavseva kiel virino kun okulvitroj
- Lirkean Makeon kiel Maskita viro
- Konstantin Feldman kiel Studenta agitisto
- Beatrice Vitoldi kiel la Virino kun beboĉaro
Eksteraj ligiloj
redakti- Filmo, kun esperantlingvaj subtitoloj Arkivigite je 2009-01-29 per la retarkivo Wayback Machine