Kipro en la Olimpikoj
Sportista teamo de Kipro en la Olimpikoj ekde la jaro 1980 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 11 someraj eldonoj kaj en 12 vintraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam atingiĝis medalo. La teamo ĝis la stato de 2024 sume atingis ekzakte du somerajn medalojn: Temis pri arĝenta medalo pri velado en la velboata klaso lasero en la Somera Olimpiko 2012 kaj pri dua arĝenta medalo pri la sama velboata klaso en la Somera Olimpiko 2024. Sume la teamo en ĉiuj olimpikoj laŭ la stato post la olimpiko de 2024 havas la 125-an rangon.
Tamen, sincere dirite necesas substreki, ke la unua atleto de la insulo en moderna olimpiko jam en la Somera Olimpiko 1896, la entute unua de la moderna epoko, estis la sportisto Anastasios Andreo ( Ἀναστάσιος Ἀνδρέο), en la olimpiko 20- aŭ 21-jara (lia ekzakta naskiĝdato ne konserviĝis, nur la naskiĝjaro), kiu membris en greka sporta klubo kaj tial konkuris en la 110-metra hurdo-kuro por la greka teamo. La insulo Kipro tiutempe estis kolonio de la Brita Imperio.