Kebeka regiono
La Kebeka regiono (franclingve, Capitale-Nationale, "regiono de la nacia ĉefurbo") estas unu el la 17 administraj regionoj de Kebekio, Kanado. La ĉefurbo de Kebekio, Kebeko, estas ankaŭ ĉefloko de tiu ĉi regiono. La regiono havas tutan loĝantaron de 661 060 (2006), el kiuj 74.3 % loĝas en Kebeko.
Kebeka regiono | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
administra regiono de Kebekio [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Kebekio | ||
Ĉefurbo | Kebekurbo | ||
- koordinatoj | 47° N, 72° U (mapo)47.3333-71.5Koordinatoj: 47° N, 72° U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 18 643,63 km² (1 864 363 ha) [+] | ||
Areo | 18 643,63 km² (1 864 363 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 757 950 [+] (2021) | ||
Denseco | 40,65 loĝ./km² [+] [+] | ||
Kebeka regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Capitale-Nationale [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Geografio
redaktiKebek-regiono lokiĝas ĉe la norda flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco, inkluzive de la insulo d'Orleans kaj aliaj insuloj, sube ĝis la rivero Sagano. Ĝi najbaras okcidente Maŭricion, norde Saganion–Sankt-Johan-Lagion, kaj nord-oriente Nord-Bordion. Ĉe la alia flanko de la Sankt-Laŭrenco, ĝi najbaras Ŝodierion-Apalaĉion kaj Malsupran Sankt-Laŭrencion.
Prezento
redaktiKebek-regiono posedas riĉan historian kaj naturan heredaĵon. La regiono posedas kvin el la naŭ historiaj arondismentoj de Kebekio. Interalie, la Malnova Kebeko, sola ekzistanta murita urbo norde de Meksikio, estas Monda Heredaĵo de Unesko. Fonto de la franclingva civilizacio en Ameriko, Kebeko koniĝas ekde la 17a jarcento por sia kulturo, arĥitekturo kaj unika fortikigita urboplanado. Same, la kebekia politika vivo centriĝas sur la Nacia Asembleo de Kebekio, kiu sidas en Kebeko. La mondskala pilgrimadcentro Sainte-Anne-de-Beaupré troviĝas en la regiono.
La regiono posedas grandajn naturajn spacojn, el kiu la parko La Jacques-Cartier, la parko Grands-Jardins et la parko Hautes-Gorges. La Karleveza regiono estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. La plej alta akvofalo de Kebekio, la akvofalo Montmorency, lokiĝas tuj apud Kebeko; ĝi pli altas ol Niagaro.
Subdividaĵoj
redaktiKebek-regiono konsistas el 6 regionaj municipoj, kvar sendependaj municipoj, kaj unu indiana rezervejo, por sumo de 67 municipoj.
Regionaj municipoj (Municipalité régionale de comté, MRC)
- MRC de Charlevoix (ĉefloko Baie-Saint-Paul)
- MRC de Charlevoix-Est (ĉefloko La Malbaie)
- MRC de la Côte-de-Beaupré (ĉefloko Château-Richer)
- MRC de la Jacques-Cartier (ĉefloko Shannon)
- MRC de l'Île-d'Orléans (ĉefloko Sainte-Famille)
- MRC de Portneuf (ĉefloko Cap-Santé)
Sendependaj Urboj
Sendependa Paroĥo
Indiana Rezervejo
Eksteraj ligiloj
redakti- Portail régional de la Capitale-Nationale Arkivigite je 2005-01-09 per la retarkivo Wayback Machine Oficiala retejo