Karoline Jagemann
Henriette Karoline Friedericke JAGEMANN (naskiĝinta la 25-an de januaro 1777 en Vajmaro, mortinta la 10-an de julio 1848 en Dresdeno) estis germana aktorino.
Karoline Jagemann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1777 en Vajmaro |
Morto | 10-an de julio 1848 (71-jaraĝa) en Dresdeno |
Tombo | tombejo Trinitatis en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Saksio-Vajmaro-Eisenach |
Familio | |
Patro | Christian Joseph Jagemann |
Frat(in)o | Ferdinand Jagemann |
Amkunulo | Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach |
Infano | Karl von Heygendorff |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto kantisto teatra aktoro |
Vivo
redaktiLa filino de la bibliotekisto kaj teologo Christian Joseph Jagemann kaj fratino de la pentristo Ferdinand Jagemann trejniĝis en Dresdeno kaj Mannheim ĉe August Wilhelm Iffland kaj Josefa Beck por sceneja laborado. Inter 1792 kaj 1796 ŝi apartenis al la tiea aktoraro ĉeteatra, ekde 1797 al la trupo vajmara, kaj evoluis surloke kaj dum vojaĝoj artistaj je unu el la plej elstaraj tragikaj aktorinoj kaj kantistinoj siatempe. Grandduko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), ŝia amanto ekde 1801, donacis al ŝi la kavalirbienon Artern-Heygendorf kaj nomumis ŝin en la 27.1.1809 grafino von Heygendorff.
Baldaŭ ŝi pli kaj pli influadis gravulojn en Vajmaro, ĉefe teatre kaj eĉ Johann Wolfgang von Goethe devis kapitulaci antaŭ ŝi teatrestrece en 1817. Post la morto grandduka ŝi retriĝis de sursceneje vivonte alterne en Mannheim, Berlino kaj Dresdeno. Filo ŝia kuna kun la grandduko estis la saksia generalmajoro Karl Wolfgang von Heygendorff.
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 143 (tie ĉi interrete)