Kapuĉmantelo
Kapuĉmantelo aŭ kukulo (el la latina cucullus, kiu signifas sakon aŭ kapuĉon) estas mantelo kun kapuĉo, simila ankaŭ al pelerino, kiun oni uzis ĉefe dum la mezepoko.
Kiel liturgia vestaĵo, la kapuĉmantelo estas parto de la vesto de iuj monaĥaj ordenoj. Ĝi estas faldoriĉa, ĝisplanka survestaĵo kun tre larĝaj manikoj, portitaj laŭ la komunumo regule dum diservo aŭ nur dum apartaj okazaĵoj.