Kaljaro
Kaljaro (itale Cagliari, IFA: [ˈkaʎʎari], sarde Casteddu, katalune Càller) estas komunumo de Italio, ĉefurbo de la Metropola urbo Kaljaro, antaŭe de la samnoma provinco Kaljaro (malfondita en 2016) kaj de la aŭtonoma regiono Sardio. Ĝi situas en la suda parto de la insulo kaj estas signifa loĝloko ekde la antikva epoko. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 148 117 loĝantoj sur areo de 86,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 721 loĝantoj/km².
Kaljaro · Cagliari · Casteddu · Càller | |||||
komunumo de Italio ĉefurbo urbo Città regie della Sardegna (it) vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sardio | ||||
Provinco | CA Kaljaro | ||||
Geografia situo | 39° 13′ N, 9° 7′ O (mapo)39.2166666666679.1166666666667Koordinatoj: 39° 13′ N, 9° 7′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 4 m [+] | ||||
Areo | 85,45 km² | ||||
Loĝantaro | 148 117 (2023) | ||||
Loĝdenso | 1721 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Pirri, Poetto kaj Giorgino | ||||
Najbaraj komunumoj | Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius kaj Sestu | ||||
Patrono | Sankta Saturnino | ||||
Festa tago | 30-a de oktobro | ||||
Nomo de loĝantoj | itale cagliaritani sarde casteddajos | ||||
Poŝtkodo | 09121–09131 | ||||
Imposta kodo | B354 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 092009 | ||||
Telefona prefikso | 070 | ||||
Estro | Paolo Truzzu | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Kristana patrono estas la sankta Saturnino, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaraj komunumoj estas Assemini, Capoterra, Elmas, Monserrato, Quartu Sant'Elena, Quartucciu, Selargius kaj Sestu, kaj kiel unuopaj subdividaĵoj listiĝas Pirri, Poetto kaj Giorgino.
La urbo Cagliari estas universitata kaj ĉefepiskopa sidejo. Urbo de multjarmila historio, ĝi estas la administra historia centro de la insulo ĉar ĝi estis, sub la nomo de Karalis, la ĉefurbo de la provinco Corsica et Sardinia dum la romia periodo kaj poste la ĉefurbo de la Reĝlando Sardio de 1324 ĝis 1720, kaj tiam de 1798 ĝis 1814. Ĝia haveno estas klasifikita kiel "internacia" pro sia graveco en la itala kaj la internacia scenoj; ĝi malvolvas komercajn, industriajn kaj turismajn funkciojn kaj servojn por pasaĝeroj.
La Universitato de Cagliari aŭ Universitato de Kaljaro (en itala: Università degli Studi di Cagliari) estis fondita en 1606 kaj estas organizita en 11 fakultatoj aŭ altlernejoj.
Sporto
redaktiEn 2013 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Kaljaro.
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cagliari en la itala Vikipedio.