Kankro (besto)
Kankro estas malgranda dolĉakva krustaco kiu tre similas al omaro. Ĝi troviĝas en sensalaj akvoj kiuj ne frostiĝas profunde dum vintro. Kankroj povas tuneli sub koto, kaj iuj kankroj troviĝas je 3 metroj subtere.
Kankro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Astako (Astacus astacus),
eŭropa "nobela" kankro | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kankroj estas manĝeblaj, kaj kiel kankraĵo estas servata en kaĵuna kaj sveda kuirarto.
Science, "kankro" ne indikas unu specion, sed aron da specioj, ene de la familioj Astacidae, Cambaridae kaj Parastacidae (superfamilio Astacoidea). La nomo astako montras nur la anojn de Astacidae;[1] tamen la vorto "astako" ne estas oficiala laŭ la Akademio[2].
Disvastiĝo
redaktiEstas kankroj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, krom granda parto de Azio.
Nur Astacidae vivas en Eŭropo kaj Okcidenta Azio; en Nordameriko vivas iuj Astacidae kaj ĉiuj Cambaridae; en la ceteraj kontinentoj (Sudameriko, Afriko, Oceanio) vivas Parastacidae.
Vidu ankaŭ
redaktiBildaro
redakti-
Astacus astacus, eŭropa kankro
-
Astacus leptodactylus, la turka kankro (kiu ne vivas nur en Turkio)
-
Austropotamobius pallipes, alia eŭropa kankro
-
Cambarus scotti, usona kankro
-
Procambarus clarkii, alia usona kankro
-
Cherax quadricarinatus, aŭstralia kankro
-
Meksika stilo Kankro
Proverbo
redaktiEkzistas proverbo pri kankro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. ”
Referencoj
redakti- ↑ Vidu: Reta PIV - kankro kaj astako. Ankaŭ laŭ Revo "astako" estas aparta speco de kankro.
- ↑ Akademio de Esperanto - Akademia Vortaro - serĉo de la radikoj "astak" kaj "kankr" - je la 5a de septembro 2015.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13 .