Kaŭaguĉi
Kaŭaguĉi, (japane 川口市) estas metropolo, antaŭurbo de Tokio en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.
Kaŭaguĉi | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
kerna urbo de Japanio [+] | ||
Lando | Japanio | |
gubernio | Gubernio Saitamo | |
Koordinatoj | 35° 48′ N, 139° 43′ O (mapo)35.807583333333139.72413888889Koordinatoj: 35° 48′ N, 139° 43′ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 61,95 km² (6 195 ha) [+] | |
Areo | 61,95 km² (6 195 ha) [+] | |
Loĝantaro | 593 900 [+] (1-a de marto 2021) | |
Horzono | UTC+9 | |
Vikimedia Komunejo: Kawaguchi, Saitama [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Demografio
redaktiEn 2021 Kaŭaguĉi havis populacion de 607 373.
Geografio
redaktiKaŭaguĉi situas sur ebenaĵo, rivero preterfluas. Saitamo troviĝas 13, Macudo 16, ĉefurbo Tokio 25, gubernia sidejo Ĉiba 43 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
redaktiLa areo ĉirkaŭ Kaŭaguĉi estis loĝita ekde la prahistorio. La loko iĝis poŝta laŭvoja stacio kun vigla komercado kaj loka industrio inter 1603–1867. Dum la industria periodo en la 20-a jarcento la urbo iĝis grava metalindustria areo. Kaŭaguĉi estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urborangon en 1933. Tiam en 1933 kaj en 1940 najbaraj komunumoj aliĝis al Kaŭaguĉi, kiu travivis multajn katastrofojn, inkluzive de inundo, tertremo kaj milito. La oftaj inundoj kaŭzis malsatkatastrofojn. La sismo en 1923 mortigis 99 homojn.
En 2001 la urbego ricevis specialan statuson kun pliigita loka aŭtonomio.
Ekonomio
redaktiKaŭaguĉi komence havis agrikulturon, komercadon kaj lokan industrion. En la 20-a jarcento estis grava la metalindustrio, depost la 2-a mondmilito aperis ankaŭ la tekstilindustrio.
Eduko
redaktiEn Kaŭaguĉi universitatoj kaj altlernejo funkcias.
Klimato
redaktiKaŭaguĉi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1482 milimetrojn.
Trafiko
redaktiKaŭaguĉi ligiĝas fervoje kaj aŭtovoje al la landa reto. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- muzeo
- botanika ĝardeno
Ĝemelurboj
redakti- Findlay, ekde 2018
Fontoj
redakti- WikiTrans