Károly Kossovich
Károly Kossovich [kAroj koŝoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kossovich Károly estis hungara juristo, fakverkisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1838).
Károly Kossovich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1803 en Ivanka pri Nitre | ||||
Morto | 19-an de junio 1841 (37-jaraĝa) en Nitro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Károly Kossovich [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1803 en Hungara reĝlando en Ivánka (nuntempa Ivanka pri Nitre en Slovakio). Li mortis la 19-an de junio 1841 en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio).
Biografio
redaktiKároly Kossovich frekventis universitaton en Pozsony, kie li ricevis diplomon pri juro en 1824. Li partoprenis en la "longa" parlamento (1825-1827) kiel skribisto departementa, dume en 1826 li iĝis ankaŭ subnotario de Nyitra (reĝa departemento) ĝis 1837. Poste li okupiĝis nur pri verkado.
Verkaro (elekto)
redakti- Alapállítások s következtetések laŭ verko de Montesquieu
- Fenyítő törvényszerzés (ne finfarita)
- A műipar és kereskedelem hajdani állapotáról Magyarországon (1837) - premiita verko
- Az ősi javakról (1838) - premiita
- Az ipar és kereskedés története Magyarországon, a XVI. század elejéig (Historio de la industrio kaj komerco en Hungarujo ĝis komence de la 16-a jarcento)