Károly Gerster
Károly Gerster [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerster Károly estis hungara arkitekto.
Károly Gerster | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gerster Károly |
Naskiĝo | la 22-an de januaro 1819 en Kassa (Hungara reĝlando) |
Morto | la 24-an de januaro 1867 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Károly Gerster (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Q92253167 Black House in Szeged |
Károly Gerster [1][rompita ligilo] naskiĝis la 22-an de januaro 1819 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 24-an de januaro 1867 en Pest (urbo).
Biografio
redaktiKároly Gerster frekventis arkitektan akademion en Vieno ekde 1836. Post la diplomo li eklaboris en Pest, kie plej ofte li laboris kune kun Lajos Frey, Frigyes Feszl kaj Lipót Kauser (arkitekto). Komence li faris planojn (ofte kun aliaj) pri loĝdomoj, palacoj en Pest, poste ankaŭ preĝejojn jam en aliaj hungaraj urboj. En 1862 li helpis arkeologiajn esplorojn de Imre Henszlmann en Eger. Li havis edzinon.
Elektitaj planoj pri konstruaĵoj
redakti- trakonstruo de Kirko Elizabeto de Hungario (Víziváros) kun Frigyes Feszl, Lipót Kauser (1856)
- trakonstruo de Katedralo Elizabeto de Hungario (Kassa) kun Lajos Frey (1857)
- Fekete ház en Szeged (1857) - memstare
- trakonstruo de Malnova kalvinana preĝejo (Hajdúböszörmény) (1857-1867) - memstare
- trakonstruo de Preĝejo Sankta Vendelo (Fegyvernek) kun Lajos Frey kaj Lipót Kauser (1862-1863)
- Sinagogo de Pécs kun Lajos Frey kaj Lipót Kauser (1868-1869), sed antaŭ la konstruado li mortis