Julio de 2014
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en julio 2014.
- Kiel prezidanto de la Eŭropa Parlamento reelektiĝis la socialdemokrato Martin Schulz.
- Barata kosma agentejo lanĉas kvin eksterlandajn satelitojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Armeo de Ukrainio rekaptas la urbon Slovjansko, kiu estis kontrolita de la pro-rusiaj ribeluloj ekde aprilo.
- La ĉeĥa tenisistino Petra Kvitová duafoje gajnas la virinan konkuron de la ĉampionado de Wimbledon.
- Bombardado sur Gaza fare de la israela armeo reprezalie en la plialtigo de violento okazigas 100 mortojn, multaj el ili civilaj.
- Edukado.net: 164 personoj partoprenis en la tria tutmonda ekzamentago. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Israelo militeniras en Gazan Sektoron. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 21 homoj pereis pro akcidento en la Moskva metroo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Pluaj bombardadoj sur Gaza okazigas jam pli ol 200 mortojn (inter kiuj 4 knaboj, kiuj ludis surstrande) en la lasta semajno, dum apenaŭ estas viktimoj pro pafado kontraŭ Israelo.
- BRICS : decidas krei disvolviĝan bankon por emerĝantaj ekonomioj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Super la teritorio en konflikto en Ukrainio estas eksplodita aviadilo de Malajzio, kiu estis portinta 298 personojn, el kiuj mortis ĉiuj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Mortiĝis pro akcidento la hispana aktoro Álex Angulo kiu ludis ĉefrolulon de instruisto de Esperanto en komerca filmo La pedalaŭto (2004).
- Militpuno kontraŭ Gazao fare de la israela armeo okazigis jam dum la lasta semajno ĝis 500 mortojn de palestinanoj (el kiuj 100 geinfanoj) dum 20 de israelanoj (ĉiuj soldatoj).
- Germana ministro Maas: Spionado minacas sekrete preparatan traktaton TTKI. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Neniu postvivis la kraŝon de la flugo 5017 de Air Algérie en Malio. Inter la 116 personoj pereintoj estas juna franca esperantistino Maëna Volant.
- Militpuno kontraŭ Gazao fare de la israela armeo okazigis jam dum malpli ol tri semajnoj pli ol 1.100 mortojn de palestinanoj (el kiuj 200 infanoj) dum 42 de israelanoj (preskaŭ ĉiuj soldatoj) kiel venĝo pro la murdo de tri israelanoj.
- Komenciĝis la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero.
- UK 2014: Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.