József Kármán
József KÁRMÁN [jOĵef kArmAn], hungare Kármán József, Esperante Jozefo Kármán estis hungara verkisto kaj advokato. Li estis la unua hungara beletra prozisto.
József Kármán | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de marto 1769 en Lučenec | |
Morto | 3-an de junio 1795 (26-jaraĝa) en Peŝto | |
Tombo | Lučenec vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Kármán József (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
József Kármán naskiĝis la 14-an de marto 1769 en la tiama Losonc, kiu nun estas Lučenec, Slovakio. Li mortis la 3-an de junio 1795 en la naskiĝurbo.
Biografio
redaktiLi frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li konatiĝis kun edzino de oficiro, al kiu li skribis amindumajn leterojn. Ekde 1791 li komencis labori, kiel advokato en Pest (urbo) kaj li ankaŭ estris teatron. Li aliĝis al framasonistoj. En 1794 li fondis revuon, sed en la sekva jaro lia patro mortis, tial li hejmenvenis.
Verkoj
redakti- A nemzet tsinosodása (Beligado de la nacio)
- Fanni hagyományai (Postlasaĵoj de Fanni), sentimentala romano, iomete ĝi havas parencecon de Werther
- dramo pri reĝino Maria (Hungario)
- Bé-vezetés az Urániához (Enkonduko al Uranio), literatura-lingvista programo
- Kazinczy és a debreczeniek (Kazinczy kaj urbanoj de Debrecen)
- A kincsásó (La trezorserĉanto), novelo, ĝi apartenas al la unuaj hungaraj noveloj
En Esperanto aperis
redakti- Postlasaĵoj de Fanni (fragmento), Hungara Antologio, 1983
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio