Ideala Esperanto-Biblioteko estis libroserio de Esperanto-fako en nederlanda eldonejo Helmond, kiu ĉirkaŭ la jaro 1935 eldonis kvin librojn kun aventuraj temoj tradukitaj el la nederlanda lingvo. Ivo Lapenna en sia Esperanto en Perspektivo en ĉapitro pri la tradukoj el la nederlanda tute prisilentas la serion, eble opiniante la librojn kiĉaj kaj negravaj. Tamen Karolo Piĉ en siaj verkoj esprimas opinion, ke vivanta lingvo bezonas ne nur majstroverkojn, sed ankaŭ popularan facilan beletran legaĵon por ordinaraj homoj. Fakte la libroj de la serio estas sufiĉe streĉa legaĵo, ĉe kiu la leganto ripozas kaj samtempe fiksas sian scion de la internacia lingvo.
Aperis jenaj verkoj:
- Blua Sango. Willy Wood. El la nederlanda lingvo trad. Willy van Zoest. - [proks. 1935]. - 187 p.
- La Morea-perlo. D. Simson. El la nederlanda lingvo trad. R. Delpasko. - [proks. 1935]. - 222 p.
- Irisis. Henri t'Sas. El la nederlanda lingvo trad. P. Ch. M. van de Vijver. - [proks. 1935]. - 194 p.
- Sub la Vitra Kupolo. V. L. van Weddingen. El la nederlanda lingvo trad. M. Groels. - [proks. 1935]. - 160 p.
- La Radianta Lotuso. J. D. Degreef. El la nederlanda lingvo trad. P. van de Vijver. - [proks. 1935]. - 193 p.
Pri Blua sango
|
| „ Jen la unua volumo de la nova Ideala Esperanto-Biblioteko eldonata de la firmo Helmond. (Oni povas mendi la ses unuajn volumojn por 108. afr.). Ĝi ne pretendas esti grava klasikaĵo ; sed la leganto trovos ĝin facile legebla kaj interesa novelo, taŭga por lego dum fervoja vojaĝo aŭ antaŭ vintrovespera fajro.
La Esperanta stilo estas flua kaj agrabla, kaj se ne en ĉiu rilato nekritikebla, tamen bona.
Notindaj esprimoj : mia patro ŝoforis (drove); amnhelantaj ĉevaloj; la aŭto tangis (swayed backwards and forwards) kiel boato ; en lia filino hejmas la vera nobeleco ; stopla barbo anst. gazono, eble pli bona vorto por lawn estas la jam kelfoje uzita razeno. La frazo Ili estis la nuraj en la ĉambro (kaj aliaj similaj) devus esti Ili estis la solaj : nuva=mere ; sola=the only one.
Ni deziras al la serio multajn legantojn. ” | — La Brita Esperantisto - Numero 354, Oktobro (1934) |
|
Pri La Morea Perlo.
|
| „ Kiel sia antaŭulo Blua Sango, ĉi tiu volumo estas malkara kaj rekomendinda distraĵo por fervoja vojaĝo, sen pretendo al klasikeco aŭ stilo altnivela; tamen ne sen meritoj. Ĝi estas legaĵo simpla kaj interesa, kaj sufiĉe fluas (aparta trajto estas la ofta forlaso de la subjekto por vivigi la stilon—ses ekzemploj troviĝas sur la unua paĝo). Interesaj esprimoj: mi forparolas mian tempon; la vojo tiena; mi lin venpetos ; lia nazo preskaŭ stumpis; la telefono vinkis; li kvazatias (ŝajnigas). Troviĝas tro da eraretoj: ĉe (al); oferi (proponi) ; nura (“mere”) kun la signifo sola (“only”); nerespondeble (malsaĝe) ; renkonten (renkonte); ĉu ĵes? (ĉu ?); jes (ja aŭ efektive—'“mi jes supozas”) ; ne jam (ankoraŭ ne); deformita (mis-formita); finis (finigis); k.s. Eĉ en libro efemera oni povas esperi iom pli da zorgo pri lingva ĝusteco. Preso kaj papero bonaj. ” | — La Brita Esperantisto - Numero 368, Decembro (1935) |
|
Pri La Radianta Lotuso
|
| „ Ci tiu estas la kvina en la serio "Ideala Esperanto-Biblioteko," eldonita de la Helmond Presejo, kaj estas certe pli bona ol la antaŭaj. Ĝi estas similspeca al la aliaj en tio, ke ĝi celas prezenti malpezan kaj distran legaĵon. Ĉi-tiaj verkoj havas konvenan lokon en nia literaturo, same kiel en la naciaj, ĉar Esperantistoj devus foje trovi necerburnigan kaj facilan legaĵon kun iom da streĉo. Ne ĉiu volas ĉiam tralegi edifajn klasikojn. Leginte La Radianta Lotuso [tiel] dum vagonaraj veturoj, mi povas atesti pri ĝia valoro por legado en tiaj okazoj.
La romano estas tradukita el relative aktuale verkita libro en la nederlanda lingvo. La bazo de la rakontado estas en Tibeto, kie la ĉefpersono ricevas komision de la Dalai Lamao, kio rezultigas multajn aventurojn inkluzive vojaĝon al Egiptujo.
En la fono estas ia mistero, kies finsolvo estas la vera kerno de la rakonto. Kvankam la temo estas tute neverŝajna kaj senkonvinka, oni devas allasi al la aŭtoro, ke li flue tekstigas la okazaĵojn unu post la alia, kaj la intereso ne trenigas.
El la lingva vidpunkto, ankaŭ, ĝi estas pli bona ol la antaŭaj en la serio. La traduko estas kompetenta, kaj malmulte makulita de preseraroj. Inter la menciindaj kritikindaĵoj estas la misuzo de nura anstataŭ sola, kio estas iom ofta ĉe la nederlandanoj; ankaŭ la uzo de kafiro por la nomo de la indiĝenoj de Sud-Bengalujo estas stranga -supozeble eraro el la originala lingvo.
La kartona bindo, presado, kaj ĝenerala aspekto estas bonaj. ” | — E.D.D. La Brita Esperantisto - Numero 396, Aprilo (1938) |
|