[go: up one dir, main page]

IJK 1959

15-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 15-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1959 en la urbo Gdańsk (ĝis 1945 germane Danzig kaj esperantlingve Dancigo) de Pollando. La kongreson partoprenis 300 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. La kongreso intence estis okazigita en Pollando por honorigi la tiujaran 100-jaran naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, kiu festiĝis kaj en la IJK kaj en la samjara Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.

IJK 1959
Loko Gdańsk,  Pollando
← Antaŭa Sekva →
vdr
Plantado de Jubilea Kverko en Sopot dum IJK

Vidu ankaŭ

redakti
 
la historia havena grua pordego de Gdańsk, simbolo de la urbo