Hugo Ball
Hugo BALL [hugo bal] (22an de februaro 1886 en Pirmasens, Germanio - 14an de septembro 1927 en Sant'Abbondio, Svislando) estis germana verkisto, poeto, kaj esence la fondinto de la dadaismo en la eŭropa arto en Zuriko en 1916. Inter aliaj atingoj, li estis pioniro en la evoluo de fonetika poezio
Hugo Ball | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Hugo Ball | ||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1886 en Pirmasens | |
Morto | 14-an de septembro 1927 (41-jaraĝa) en Sant'Abbondio, Collina d'Oro | |
Mortis per | Stomaka kancero vd | |
Tombo | Sant'Abbondio Cemetery in Gentilino (en) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Subskribo | ||
Memorigilo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Emmy Hennings (mul) vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto dramaturgo aktoro reĝisoro filozofo teatra reĝisoro verkisto poeto dramaturgo vd | |
Laborkampo | German-language studies (en) , poezio, dramo kaj prozo vd | |
Aktiva dum | 1886– vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Karawane ❦ Hermann Hesse ❦ Fuĝo de tempo ❦ Byzantinisches Christentum: Drei Heiligenleben vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Post studado en Munkeno kaj Heidelberg li laboris ĉefe kiel reĝisoro kaj dramaturgo en diversaj teatroj. La spertoj dum la Unua mondmilito faris el li konvinkitan pacifiston, kaj en la jaro 1915 li elmigris kune kun sia estonta edzino, la verkistino Emmy Ball-Hennings, al la neŭtrala Svislando. En Zuriko li kunfondis la kabaredojn Cabaret Voltaire kaj la Galerie Dada. De 1917 ĝis 1920 li laboris en Berno por la gazeto Freie Zeitung. En 1920 li fariĝis katoliko. Ĝismorte li vivis en Svislando kaj en Italio.
La verkaro de Hugo Ball konsistas el dramoj, poemoj, romanoj, eseoj kaj biografioj. Ĝis 1917 li estis grava reprezentanto de la dadaismo, poste li forlasis tiun ĉi movadon, ĉar ĝi laŭ li estis arte elĉerpita. Pri sia amiko de Hermann Hesse li verkis biografion.
Listo de verkoj
redakti- Der Henker von Brescia (dramo, 1914)
- Flametti oder vom Dandysmus der Armen (romano, 1918)
- Zur Kritik der deutschen Intelligenz (eseo, 1919)
- Byzantinisches Christentum (eseoj, 1923)
- Hermann Hesse (biografio, 1927)
- Mein Weg aus der Zeit (membiografio, 1927)
- Tenderenda oder Der Phantast (romano, eld. 1967)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.lib.uiowa.edu/dada/ball.html Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.peak.org/~dadaist/English/Graphics/ball.html Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://en.wikisource.org/wiki/Dada_Manifesto_%281916%2C_Hugo_Ball%29
- http://www.britannica.com/eb/article-9011980