Hungara Fervojista Mondo
Hungara Fervojista Mondo estas Esperantlingva revuo de la Fervojista Esperanto-Movado en Hungario, kaj ĝia nuntempa redaktoro estas István Gulyás.
Hungara Fervojista Mondo | |
Kovrilpaĝo de la revuo, dua n-ro de 2016
| |
revuo | |
---|---|
Speco | tema revuo |
Periodeco | trimonata |
| |
Lando | Hungario |
Urbo | Budapeŝto |
Posedanto | Fervojista Esperanto-Movado en Hungario |
Redaktisto | István Gulyás |
Establodato | 1957 |
Prezo | 2000 HUF aŭ 12 EUR |
ISSN | 0230-323X |
| |
Enhavo
redaktiLa revuo raportas pri IFEF-aranĝoj, kaj pli vaste pri la fervoja mondo: interligoj, informoj el ĉiuj partoj de la mondo ktp. La kovrilpaĝo kaj malantaŭa paĝo estas koloraj.
Historio
redaktiĜi aperis Julion 1957 kiel revuo de Fervojista Fako de HEK, kvankam tiu fako oficiale fondiĝis nur la 15-an de novembro. La revuon fondis kaj redaktis doktoro István Bácskai. Dum duonjarcento post Bácskai:
- 1962-1964, Simon Csóra
- 1969-1980, Pál Kristek
- 1983-1984, Ferenc Phersy
- 1985-1989, János Patay
- kaj de 1993 István Gulyás
estis la redaktoroj.
La fondinto Bácskai en 1962 iĝis respondeca redaktoro, kaj de 1984 ĝis sia morto en 1995 respondeca eldonanto de la revuo.