[go: up one dir, main page]

Hořovica montetaro

Hořovica montetaro (ĉeĥe Hořovická pahorkatina) estas geomorfologia tutaĵo en Ĉeĥio en Brda regiono. Temas pri montetriĉa montetaro en meza Bohemio. Ĝi tiriĝas de okcidento al oriento inter Brda montetaro sur sudo kaj Zbirožská vrchovina sur nordo, nordoriente ĝi najbaras kun Praga plataĵo.

Hořovica montetaro
ĉeĥe Hořovická pahorkatina
montaro
Bubovice-Srbsko
Oficiala nomo: Hořovica montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distriktoj Distrikto Beroun, Distrikto Prago-okcidento
Historia regiono Bohemio
Parto de Brda regiono
Najbaraj unuoj Brda montetaro, Křivoklata montetaro, Praga plataĵo
Subulaj unuoj Karlštejnská vrchovina, Hořovická brázda
Akvejo Berounka, Litavka
Plej alta punkto
 - situo Bacín
 - alteco 498,9 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 48″ N 14° 06′ 12″ O / 49.89667 °N, 14.10333 °O / 49.89667; 14.10333 (mapo)
Longo 58 km (36 mi)
Areo 398,77 km² (39 877 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Geografio
Valo de rojo Bubovický potok proksime de Srbsko en Bohemia karsto

La sudan, tratiriĝintan parton, kreas malaltaĵo, sulko Hořovická brázda, kiu sur okcidento komenciĝas ĉe Holoubkov (oriente de Rokycany), sur oriento ĝi finiĝas sur suda rando de Prago ĉe Radotín, en la meza parto elkuras tra nordorienta direkto terlango al Beroun. Inter tiuj ĉi du brakoj estas en la nordorienta parto de la montetaro enkojnigita Karlštejnská vrchovina kun la plej alta pinto de la montetaro, pinto Bacín (498,9 m s. m.).

Plimulto de la montetaro estas malpli dense arbarigita kaj pli dense loĝigita, kaj ĝi kreas tiel evidente diferencan zonon inter montetaroj en sudo kaj en nordo - en granda parto de Hořovica montetaro troviĝas PPR Bohemia karsto. Meza dekliniĝo estas 4°34', ĝi dekliniĝas tra nordorienta direkto, tra kiu trafluas vico da akvaj fluantoj. En la okcidenta parto tio estas precipe Červený potok, en la meza parto Litavka kaj sur oriento Berounka.

La montetaro ricevis sian nomon laŭ urbo Hořovice.

Literaturo

redakti
  • Zeměpisný lexikon ČR: Hory a nížiny. Ed. Jaromír Demek a Peter Mackovčin. Brno: Agentura ochrany přírody a krajiny ČR, 2006