Hnilec
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata rivero temas artikolo Hnilec (rivero).
Hnilec, hungare Nyilas [njilaŝ], germane Großeisenbach estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Hnilec | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Košice | ||
Distrikto | Spišská Nová Ves | ||
Poŝtkodo | 053 75 | ||
Aŭtokodo | SN | ||
Telefonkodo | ++421-53-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 496 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°50′35″N 20°30′10″O / 48.84306°N, 20.50278°O (mapo) Koordinatoj: 48°50′35″N 20°30′10″O / 48.84306°N, 20.50278°O (mapo) | ||
Alto | 669 m s.m. | ||
Areo | 27 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hnilec, Spišská Nová Ves District [+] | |||
Hnilec situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Brezno-Košice. Spišská Nová Ves troviĝas je 22 km-oj.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1315 en formo "Guylnicz". La unuaj loĝantoj estis precipe ministoj, kiuj minadis arĝenton. En 1828 loĝis tie 218 vilaĝanoj en 30 domoj. Tiutempe fandoforno por fero funkciis tie. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Nagy-Hnilecz, poste ĝi ricevis tutan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nyilas 408 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Igló, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Ĝis 1954 la municipo funkciis en Spišská Nová Ves. En 2001 vivis en Hnilec 545 homoj, (518 slovakoj, 20 ciganoj).
Vidindaĵoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio