Hannah Arendt
Johanna "Hannah" ARENDT [HAna Arent] (naskiĝis la 14-an de oktobro 1906 en Linden, nun kvartalo de Hanovro, mortis la 4-an de decembro 1975 en Novjorko / Usono) estis juddevena usona filozofino, politikologino kaj fondinto de teorio pri totalismo. Ŝi estas konsiderata unu el la plej grandaj intelektuloj de la dudeka jarcento[1]. Komence ŝi verkis en la germana, poste ĉefe en la angla. Ŝi fuĝis al Parizo en 1933 post la nazia transpreno de Germanio kaj al Usono en 1941.
Vivo
redaktiPlurajn jarojn de sia infaneco ŝi pasigis en Kenigsbergo (tiam parto de Germanio). Jam en la aĝo kiam ŝi estis 13-jara la verkoj de germanaj filozofoj Martin Heidegger kaj Karl Jaspers ege ekinteresis ŝin. Poste en la jaro 1924 Arendt ekstudis filozofion, teologion kaj klasikajn lingvojn: unue en la Universitato de Marburg, poste en Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo kaj Universitato de Hajdelbergo. En la jaro 1933 ŝi — persekutate de la germanaj faŝistoj — elmigris al Parizo, kie ŝi eklaboris por diversaj judaj organizaĵoj. La nacisocialisma reĝimo reprenis ŝian naciecon en 1937, igante ŝin sennacia, ĝis ŝi akiris la usonan naciecon en 1951. Ekde 1940 ŝi vivis en Usono kaj en 1951 ŝi fariĝis usona civitanino. Post ĵurnalisma kariero ŝi instruis en diversaj universitatoj, i.a. la Universitato Princeton kaj la Novjorka New School for Social Research.
Grandan famon Hannah Arendt gajnis pro siaj esploroj pri totalismo. Sciencaj verkoj kiel La Originoj de Totalismo (1951) kaj Eichmann in Jerusalem : a report on the banality of evil (1963) atingis vastan legantaron.
Verkaro
redaktiLa heredaĵo de Arendt inkluzivas pli ol 450 verkojn, diversajn laŭ temoj, sed kunigitaj de la ideo kompreni modernecon ("pensi pri tio, kion ni faras"). Tra la jaroj, ŝi publikigis plurajn influajn eseojn pri temoj kiel ekzemple revolucio, libereco, aŭtoritato, kulturo, tradicio kaj modernismo.
Inter la ĉefverkoj oni kalkulas:
- The Origins of Totalitarianism, 1951
- The Human Condition, 1958
- On Revolution, 1963
- Eichmann in Jerusalem: A Report on the Banality of Evil, 1963.
Ideoj
redaktiŜiaj pozicioj pri totalismo, cionismo kaj demokratio multe kontribuis al ŝia famo.
Pri totalismo
redaktiLaŭ Arendt, "homoj, ne Homo" vivas sur la Tero, kaj la esenca karakterizaĵo de homo, kiu distingas lin de besto, estas lia deziro "montri per faroj kaj vortoj, kiu li estas en sia unikeco". Ŝi kredis, ke la centra karakterizaĵo de iu socio estas la ekvilibro inter publikeco kaj privateco, kaj la malobservo de la harmonia rilato inter ĉi tiuj sferoj distordas la normalan kurson de la homa vivo. En totalismaj socioj, la malekvilibro favore al publikeco maksimume vastigas la limojn de ŝtata interveno en la homa vivo, minimumigante la eblecojn por homo manifestiĝi en privata sfero.
En la moderna tempo, laŭ Arendt, la ĉefa danĝero por la monda civilizacio estas minacata ne de ekstere - de naturaj katastrofoj aŭ "ekstera barbareco", sed de interne. Ekde la 20-a jarcento montriĝis, ke la monda civilizacio povas generi barbarecon de si mem. Unu el la fenomenoj, kiuj donis rektan impulson al la apero de totalismaj movadoj, Arendt konsideras la aperon de la fenomeno "amaso" en la 20-a jarcento. "La falo de la protektaj muroj inter la klasoj", skribis Arendt, "transformis la dormeman plimulton malantaŭ ĉiuj partioj en unu grandegan, malorganizitan, senstrukturan amason de koleraj individuoj ... Ili havis neniun deziron refuti la argumentojn de siaj kontraŭuloj kaj konstante preferis metodojn kiuj finiĝis en morto prefere ol konvertiĝo, promesante teruron prefere ol re-konvertiĝo. Totalismo estiĝas el kombinaĵo de subpremo kaj la interna memtruda, "tiraneco de logiko" de la homoj, totalisma ideologio. Al ĉi tiu "tiraneco de logiko" homoj konfidas la produktadon de siaj pensoj, kio estas perfido de sia interna libereco. Ŝi prezentis tre diskutitan tezon, ke totalismaj movadoj povas kapti ĉiun mondkoncepton kaj ideologion kaj transformi ilin en novan formon de registaro per terpro. Laŭ ilia opinio, nur nacisocialismo kaj stalinismo povis plene realigi tion ĝis 1966. Ĝi reliefigas la novan kvaliton de totala regado super ordinaraj diktatorecoj . La unua validas por ĉiuj kampoj de homa vivo, ne nur politikaj. En la centro estas amasa movado. Sub nacisocialismo okazis kompleta renverso de la jura ordo. Krimoj, amasmurdoj estis la regulo. Aldone al teruro, ŝi konsideras la strebadon al mondregado kiel grava karakterizaĵo de totala dominado.
Pri demokratio
redaktiArendt estis terurigita je la ideo redukti demokration laŭ la Westminster-modelstereotipo kiu referencas al la "potenco de nombroj" aŭ la " ĝenerala volo de la homoj". La regado de la abstraktaj homoj estis por ŝi alia formo de tiranio.
Por Arendt, komunumo devas havi politikan engaĝiĝon por funkcii kiel demokratio, kaj do ankaŭ oferti lokon por diverseco, doni voĉon al ĉiuj, inkluzive de individuoj kaj minoritatoj (pli al la unuaj ol al la duaj, ĉar grupa pensado facile kondukas al identigo). Tamen ĝenerala partopreno en la estraro estas bela sed malfacile atingebla idealo. Arendt montris sin kiel rekomendinto de "rekta demokratio", sed ne ellaboris teorion pri kiel tio povus esti konkrete realigata. Arendt ŝatis la ideon ke civitanoj devus povi paroli laŭte spontanee kaj poste elekti sin, kiel la antaŭaj 'konsilantaraj respublikoj'. En tia ŝtato, ĉiu potenco kuŝas en la manoj de aŭtonomaj konsilioj. Ankaŭ la liberecana socialismo kaj anarkiismo strebis al socio simila al la soveta respubliko (kiu estis formele konsilia respubliko de 1922 ĝis 1936) kie demokrataj laborkonsilioj kaj komunumoj regas socion sen hierarkio.
Pri cionismo
redaktiŜi ne aprobis la cionisman politikon kontraŭ la araboj. Ŝi deklaris ke ŝi amas individuojn, ne popolojn kaj aliajn grupojn. Laŭ Arendt, necesis unuiĝi ne kun politikaj fortoj, sed kun aliaj subpremataj popoloj, antaŭ ĉio araboj [2][3].
Honoroj
redaktiGajninto de kelkaj prestiĝaj premioj en Usono kaj Eŭropo kaj tenanto de multaj honoraj titoloj, ŝi instruis en Berkeley, Yale kaj aliaj amerikaj universitatoj kaj iĝis la unua virino. aljuĝis profesorecon ĉe Princeton[2]. Ankaŭ lernejoj en Germanujo portas ŝian nomon, ekz. Hannah-Arendt-gimnazio en Erfurto.
Kritiko
redaktiShamal Kaveh kredas ke "la kreskanta intereso en Arendt estas parte sekvo de la novliberala ekonomia pensado kie politiko estas subigita al la ekonomio".
Noto kaj referencoj
redaktiTiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la samtitola artikolo en la rusa vikipedio, listo de aŭtoroj.
- ↑ (de) Hannah Arendt "Zur Person" Plena Intervjuo (kun anglaj subtekstoj), youtube
- ↑ 2,0 2,1 (ru) D. Garth "Neeviteblo estas nur fantomo": la supernacia etiko de Hannah Arendt.
- ↑ (ru) Alec D. Epstein. Hannah Arendt kontraŭTheodor Herzl.