Gysbreght van Aemstel estas tragedio en versoj de Joost van den Vondel (1587-1679). El la nederlanda esperantigis ĝin J. R. G. Isbrücker. La 82-paĝa tradukaĵo aperis ĉe eldonejo W.J. Thieme & Cie el Zutphen en la jaro 1932.
„ Ĝi temas pri sanga, pli legenda ol historia epizodo de l' nederlanda mezepoko. La traduko estis neordinare kuraĝa ago, ĉar la tasko estis ekstreme malfacila. ”
„ La traduko estas en Esperantaj versoj, terure malfacila tasko. Pli bone estus traduki tian verkon per libera prozo, celante nur la sencon de l' originalo redoni, kaj sisteme flanklasante la klopodon neefektigeblan reaperigi la formon de l' poemo. ”