Guillaume de Machaut
Guillaume de MACHAUT (naskiĝis ĉirkaŭ 1300, mortis en 1377) estis franca poeto kaj komponisto el la malfrua mezepoko. Li estis la plej fama kaj historie grava reprezentanto de la muzika movado konata kiel la ars nova, kaj estis aparte influhava en la disvolvo de motetoj kaj la sekulara kanto (franca kanto).
Guillaume de Machaut | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1299 en Reims |
Morto | 1-an de januaro 1377 (77-jaraĝa) en Reims |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | komponisto verkisto poeto kantoverkisto |
Verkoj | Œuvres poétiques de Guillaume de Machaut Messe de Nostre Dame La louange des dames Hoquet David Le dit du cheval Le dit de l'alerion Le dit du cerf blanc Le dit de la rose Le dit de la fleur de lis et de la marguerite Le dit de la marguerite Le dit du vergier Le dit de la harpe Le livre du voir dit La prise d'Alexandrie La fontaine amoureuse Le confort d'ami Le jugement du roi de Navarre Le dit du lyon Le remede de Fortune Le jugement dou roy de Behaigne |
Vivo
redaktiMachaut verŝajne estis naskita kaj edukata en Reims. Li estis dungita kiel sekretario por Johano, grafo de Luksemburgo kaj reĝo de Bohemio, de 1323 ĝis 1346; krome li fariĝis pastro iam dum tiu ĉi periodo. Probable li akompanis reĝon Johanon dum ties diversaj vojaĝoj, inkluzive de multaj militekspedicioj, tra Eŭropo. Li estis nomumita kiel la kanoniko de Verdun en 1330, Arras en 1332, kaj Rheims en 1333. Ĝis 1340 Machaut translokiĝis al Rheims, lasinte siajn aliajn kanonikajn postenojn laŭ peto de papo Benedikto la 12-a. En 1346, reĝo Johano estis mortigita batalante en la Batalo de Crécy, kaj Machaut, kiu estis fama kaj tre dezirata, ekservis diversajn aliajn nobelojn kaj registojn inkluzive de la estonta reĝo Karlo la 5-a.
Machaut travivis la peston, kiu ruinigis Eŭropon, kaj pasigis siajn malfruajn jarojn loĝante en Rheims komponante kaj rekopiante siajn manuskriptojn. Ŝajne li havis malfruan amrilaton kun 19-jara knabino, Péronne d'ARMENTIÈRES, kiun li eternigis en sia aŭtibiografia poemo Le Voir Dit (probable 1361–1365). Kiam li mortis en 1377, aliaj komponistoj kiel François Andrieu verkis elegiojn, kiuj lamentis lian morton.
Poezio
redaktiLia poezia verkado inkluzivas du grandajn ciklojn, Le Remède de Fortune (La rimedo por malbona sorto) kaj Le Veoir Dit (Vera historio).
Muziko
redaktiMachaut estis senkompare la plej fama komponisto el la 14-a jarcento. Lia verkado de sekularaj kantoj inkludas monofoniajn lajojn kaj virelajojn, kiuj daŭrigas, en ĝisdatigitaj formoj, kelke de la tradicio de la trobadoroj. Tamen, lia verkado de la polifoniaj formoj de la balado kaj rondelo estis pli grava historie.
Machaut ankaŭ verkis la unuan meson, kiun oni povas atribui al unuopa komponisto, sian Messe de Notre Dame (Meson de Nia Sinjorino).
Referencoj kaj plia legado
redakti- Artikolo "Guillaume de Machaut," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
- Richard H. HOPPIN, Medieval Music (Mezepoka muziko). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0-393-09090-6
- Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I) (Muziko en la mezepoko kaj renesanco). Bloomington, Indiana.