Granda kurlo
La Eŭrazia kurlo, Granda kurlo aŭ simple Kurlo aŭ Numenio, Numenius arquata, estas vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj kaj ordo de ĥaradrioformaj.
Granda kurlo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Numenius arquata (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi estas unu el la plej disvastigataj kurloj, kaj reproduktiĝas tra mezvarma Eŭropo kaj Azio. Temas pri migranta birdo en la plej granda parto de sia teritorio, vintrante en Afriko, suda Eŭropo kaj suda Azio. Ĝi estas loĝanta la tutan jaron en plej milda klimato de Irlando, Britio kaj proksimaj marbordoj de Francio. Tiu palearktisa specio estas sufiĉe socia for de la reprodukta sezono.
Aspekto
redaktiLa granda kurlo (el la skolopedoj) estas la plej granda ĉeborda -kotoloĝulo- birdo en Eŭropo -ĉirkaŭ 50-57 cm longaj kaj kun 1 m de enverguro-. Ĝia beko estas tre longa -pli longa ĉe inoj-, subenkliniĝanta. De tie devenas la scienca latina nomo, nome Numenius arquata, tio estas Numenius (el malnovgreka lingvo néoménie : nova luno) kaj arquata (el latina arcuata : kurba kiel arko). La plumaro estas densa grizeta, flavbrune makula kaj punktostria, pli malhela ĉe flugilpintoj supre kaj ĉe flugilradikoj sube kaj pli stria ĉevoste. La malpur-blanka puga strio atingas la dorson kaj estas tre videbla dumfluge. La longaj kruroj estas blugrizaj.
Kutimoj
redaktiLa flugo estas forta, simila al tiu de la mevo. Ĝi flugas alte per grandaj trankvilaj flugbatoj, formante vicon aŭ kojnoformon. Foje luktas dumfluge kontraŭ rabobirdoj aŭ korboj.
Ĝi vivas ĉe marbordaj ŝlimbenkoj aŭ riverdeltoj dum migradoj eĉ en interno de la kontinento. Ĝi manĝas plukante per ties longega beko en milda koto etajn senvertebrulojn, malgrandajn krabojn, vermojn, ktp. Foje ankaŭ semojn.
Ĝia voĉo estas karakteriza, pura po-li aŭ “kur-li” de kie devenas la nomo. Ĝi estas timida kaj sengarda. Oni povas alproksimigi ĉe ili, se imiti ties voĉon.
Reproduktado
redaktiĜi nestas en marĉo, herbaro. La nesto estas nuda truo ĉe tajgo, herbejo aŭ simila medio. La ino demetas 3-6 brungrizajn ovojn, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ unu monato antaŭ eloviĝo. La idoj ekmanĝas post kelkaj tagoj sed ekflugos nur post pli ol unu monato. Ĉefe la masklo zorgas ilin.
Aliaj
redaktiLa malgranda kurlo estas simila sed havas pli mallongan korpon, bekon kaj pli malhelan kaposupron.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Numenius arquata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 05 May 2006.
- Birds of Nova Scotia Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- filmoj de Eŭrazia kurlo[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdo Kolekto