Gorna Orjaĥovica
urbo en Bulgario
Gorna Orjaĥovica (cirile Горна Оряховица) estas urbo en norda Bulgario. La urbo estas la centro de samnoma komunumo kaj apartenas al la provinco Veliko Tarnovo. Fine de la jaro 2009 la urbo havis 32 436 loĝantojn.
Gorna Orjaĥovica | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipa ĉefloko urbo en Bulgario vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Bulgario | ||||
Provinco | Veliko Tarnovo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 5130 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 32 436 (fine de 2009) | ||||
Loĝdenso | 1 401 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 8′ N, 25° 42′ O (mapo)43.13039325.704082Koordinatoj: 43° 8′ N, 25° 42′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 218 m [+] | ||||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa Horzono [+] | ||||
Situo en Bulgario | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Gorna Oryahovitsa [+] | |||||
Rilatoj al Esperanto
redaktiEn la apuda urbeto Dolna Orjaĥovica, parto de la komunumo Gorna Orjaĥovica, la 17-an de aprilo 1870 naskiĝis kaj poste la plejparton de sia vivo logis Ĥristo Popov, unu el la pioniroj de Esperanto en Bulgario. Li estis instruísto en lernejo de la urbeto kaj fariĝis aŭtoro de lernolibro, aperinta en 1895. Kune kun Georgi Oreskov, li verkis la librojn "Plena manokonduko por ellerno de la internacia lingvo Esperanto" kaj "Plena vortaro de la lingvo internacia Esperanto. Parto 1-a, Esperanta-bulgara", ambaŭ eldonitaj en 1900.