Gorgonzolo
itala fromaĝo
Gorgonzolo (itale Gorgonzola) estas bluŝima fromaĝo el plengrasa bovina lakto el la nordo de Italio kiu jam dum jarcentoj estas farata[1]. La nomo originas de la eponima urbo Gorgonzola.
Gorgonzolo | |
---|---|
Deveno | Italio |
Graso | 26 % |
Formo | cilindra |
Pezo | 12,000 g |
Tipo | bluŝimofromaĝo |
Origino | bovina lakto |
Produkta certifikado | protektita devenonomado |
Produktado okazas en la provincoj Bergamo, Brescia, Biella, Como, Cremona, Cuneo, Lecco, Lodi, Milano, Novara, Pavia, Varese, Verbano Cusio Ossola, Vercelli kaj la regiono ĉirkaŭ Casale Monferrato.
Gorgonzolo taŭgas kiel deserto, sed ankaŭ estas uzata kiel ingredienco de spagetoj-saŭco kaj kelkaj picoj. Komparebla fromaĝo estas la angla Blue Stiltony[2].
Imitado de la fromaĝo en la EU estas malpermesata pro la leĝo Protektita Nomo de Origino[3].
Nutra valoro
redakti(averaĝe po 100 gramoj.)
Referencoj
redakti- ↑ The birthplace of Gorgonzola. Maybe. | csmonitor.com angle
- ↑ "Gorgonzola on pizza". Arkivigite je 2020-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-12-05. Alirita 2021-08-12 . nederlande
- ↑ Gorgonzola. Arkivita el la originalo je 2004-11-15. Alirita 2013-03-01 . itale
Eksteraj ligiloj
redakti- Konsorcio por la Protekto de Gorgonzola Fromaĝo (angle/itale/france/germane/hispane) Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine