Germanlingva komunumo de Belgio
La germanlingva komunumo de Belgio estas la orienta ŝtata institucio de Belgio kie loĝas parolantoj de la germana lingvo. Krom la norma germana lingvo ĉirkaŭ Eupen parolatas loka variaĵo de la germana ripuara dialektaro. Apud St. Vith la homoj parolas variaĵon de la luksemburga lingvo.
Germanlingva komunumo de Belgio | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
lingva komunumo de Belgio [+] | |||
Lando | Belgio | ||
Regiono | Valonio | ||
- koordinatoj | 50° 25′ 8″ N, 6° 15′ 56″ O (mapo)50.4196.26564Koordinatoj: 50° 25′ 8″ N, 6° 15′ 56″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 853,65 km² (85 365 ha) [+] | ||
Areo | 853,65 km² (85 365 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 75 222 [+] | ||
Denseco | 88,12 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Germanlingva komunumo de Belgio | |||
Vikimedia Komunejo: German-speaking Community of Belgium [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Municipoj en la germanlingva regiono
redaktiLa municipoj en la lando de Eupen
1. Eupen (kun Kettenis)
2. Kelmis (La Calamine) (kun Neu-Moresnet kaj Hergenrath)
3. Lontzen (kun Walhorn)
4. Raeren (kun Eynatten kaj Hauset)
kaj la municipoj en la kantono Sankt Vith
5. Amel (Amblève) (kun Meyerode kaj Heppenbach)
6. Büllingen (Bullange) (kun Manderfeld kaj Rocherath)
7. Burg-Reuland (nova nomo post la fuzio de Reuland kaj Thommen)
8. Bütgenbach (kun Elsenborn)
9. Sankt-Vith (kun Recht, Schönberg, Crombach kaj Lommersweiler)
kune formas la germanan lingvoregionon en Belgio. Ĉiuj municipoj estas t.n. faciligmunicipoj (en kiuj franclingvanoj devas esti servataj franclingve en oficialaj oficejoj), kvankam preskaŭ ĉiu estas germanlingva.
Vidu ankaŭ
redakti- Belgio
- Valona Regiono
- Ŝtata reformo (Belgio)
- provo de "neŭtrala ŝtato" Moresnet
Eksteraj ligiloj
redakti- oficialaj paĝoj de la Germanlingva Komunumo de Belgio
- paĝoj de la parlamento de la Germanlingva Komunumo de Belgio
- germanlingva artikolo: "La pozicio kaj rolo de la germanlingva malplimulto en orienta Belgio" Arkivigite je 2007-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- interreta portalo "Netecho" (kun paĝoj de la regiona gazeto "Grenzecho" (lima eĥo) Arkivigite je 2006-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | |
Regionoj:
Flandra Regiono -
Valonio -
Brusela Ĉefurba Regiono |