Friedrich Lammert
Friedrich Karl LAMMERT (naskiĝinta la 12-an de majo 1890 en Sondershausen, mortinta la 15-an de novembro 1956 estis germana filologo klasika kaj historiisto.
Friedrich Lammert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1890 en Sondershausen |
Morto | 15-an de novembro 1956 (66-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Vivo
redaktiLammert studis post la abiturienta ekzameno en Sondershausen 1908 en Jena kaj Heidelberg ĉe Franz Boll finonte la studon en 1912 per doktoriĝo en Jena. La saman jaron li trapasis la ekzamenon pri gimnaziinstruadrajto kaj iĝis instruisto en Wernigerode. En 1919 li iĝis lernejestro ĉe la Gimnazio Nia kara sinjorino en Magdeburg kaj en 1923 studkonsiliisto ĉe la Katedrala gimnazio de Magdeburg. En 1927 li venis al Lauenburgische Gelehrtenschule en Ratzeburg kaj en 1932, kiel supera studkonsiliisto, ĉe Kieler Gelehrtenschule en Kiel. En 1938 oni trovis lin ĉe la gimnazio de Bochum-Langendreer, kie li lernejestris. Ekde 1948 li estis la estro de Goethe-Schule en Bochum.
Lammert i.a. okupiĝis pri la romia soldatara historio kaj Ptolemeo (kiel eksa disĉiplo de la ptolemea specialisto Boll). Lammert ankaŭ verkis artikolojn por la famega Pauly-Wissowa-enciklopedio. Ekde 1924 li estis ano de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurto.
Verkoj
redakti- De Hieronymo Donati discipulo. Teubner, Leipzig 1912 (= disertacio).
- Verfassungsgeschichte von Schwarzburg-Sondershausen. Entwicklung einer deutschen Territorialverfassung in kulturgeschichtlichem und staatsrechtlichem Zusammenhange. Schroeder, Leipzig/Bonn 1920.
- Einführung in das Verständnis der äußeren Politik Velhagen und Klasing, Bielefeld/Leipzig 1923.
- Geschichtliches Hilfsbuch. Quelle und Meyer, Leipzig 1925.
- Das Gymnasium zu Sondershausen. Vom 16. Jahrhundert bis 1928. [Sondershausen] 1930.
- Die Römische Taktik zu Beginn der Kaiserzeit und die Geschichtsschreibung. In: Philologus, Suppl. Band 23, Heft 2, 1931.
- Geschichtsunterricht: Erfahrungen und Anregungen. Quelle und Meyer, Leipzig 1932.
- Die älteste Geschichte des Landes Lauenburg: Von den Anfängen bis zum Siege bei Bornhöved. Lauenburgischer Heimatverlag, Ratzeburg 1933.
- Claudii Ptolemaei opera quae exstant omnia. Bd. 3, 2: Peri kritēriou kai hēgemonikou / De iudicandi facultate et animi principatu. Teubner, Leipzig 1952.
Literaturo
redakti- Heinz Seehase (eld.): Rastloses Schaffen. Festschrift für Dr. Friedrich Lammert, Kohlhammer, Stuttgart 1954.
- Jochen Lengemann: Friedrich Lammert. Dem Andenken des bedeutenden schwarzburgischen Landesgeschichtlers. In Sondershäuser Beiträge. Püstrich. Heft 6, 2001. p. 9–13. (Darin S. 11ff.: Friedrich Lammert als Autor von Beiträgen zur Schwarzburgischen Landesgeschichte.)
- Wolfgang Jacobmeyer: Das deutsche Schulgeschichtsbuch 1700-1945, Band 1, Lit Verlag 2011, p. 1432.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Friedrich Lammert en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Prie ĉe la erfurta akademia retpaĝaro Arkivigite je 2014-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedrich Lammert en la germana Vikipedio.