Flughaveno San-Francisko
La Internacia Flughaveno San-Francisko (angle San Francisco International Airport) situas sude de San-Francisko en Kantono San Mateo, okcidente de la Golfo de San-Francisko.
Internacia Flughaveno San-Francisko | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: SFO ICAO: KSFO | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Usono | ||||
Regiono | Kalifornio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | San Francisco Airport Commission | ||||
Apuda urbo | San-Francisko (20 km) | ||||
Alteco | 4 m | ||||
Geografia situo | 37° 37′ 8″ N, 122° 22′ 30″ U (mapo)37.618888888889-122.375Koordinatoj: 37° 37′ 8″ N, 122° 22′ 30″ U (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 10L/28R; 10R/28L; 1R/19L; 1L/19R | ||||
Kurej-longo | 3.618; 3.231; 2.636; 2.286 m | ||||
Retejo | http://www.flysfo.com/ | ||||
La flughaveno estas la plej granda de la golfa areo kaj la dua plej uzata en Kalifornio (post tiu de Los-Anĝeleso). En 2006 ĝi havis laŭ la nombro de pasaĝeroj la 13-an lokon en Usono kaj la 23-an monde.
La flughaveno havas propran enirejon al apuda aŭtovojo 101 kaj propran stacion de BART (Bay Area Rapid Transit). Per BART estas facile atingi la stacion Millbrae de fervojo Caltrain.
En la flughaveno ekzistas kvar kurejoj, el kiuj po du estas paralelaj inter si kaj ortaj al la aliaj du. Tiel eblas adapti la uzon al la direkto de la vento. Sed kutime oni uzas alterne po unu el la paralelaj paroj, ĉar uzi du paralelajn kurejojn samtempe ne eblas pro la malgranda distanco de nur 235 metroj. Je forta vento povas okazi, ke nur unu kurejo estas uzebla.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la Internacia Flughaveno San-Francisko (en angla lingvo)
- Retejo de la ronda tablo de la Flughavenkomunumo San.Francisco (en angla lingvo) Arkivigite je 2010-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la Oficejo por la lukto kontraŭ la aviadilbruo de San.Francisko (en angla lingvo)
- Superrezervado ĉe SFO (en angla lingvo)