Flago de Ĝibraltaro
La Flago de Ĝibraltaro estas longforma standardo de la Blazono de Ĝibraltaro, koncedita de la reĝino Isabel la 1-a (Kastilio) la 10-an de julio 1502.
La flago estis normaligita en 1982 kaj estas formita de du horizontalaj bendoj de blanka (pinto, duobligas larĝon) kaj ruĝa kun kastelo en la centro de la blanka bendo. Pendante de la kastelpordego estas orŝlosilo koncentrita pri la ruĝa bendo. La flago devojiĝas de aliaj britaj transmaraj teritorioj, ĉar ĝi ne estas brita flago. La kastelo ne similas ajnan en Ĝibraltaro, sed laŭsupoze reprezentas la fortikaĵon de Ĝibraltaro. La ŝlosilo laŭdire simbolas la signifon de la fortikaĵo kiel defendejo kaj kontrolejo de la Ĝibraltara Markolo.[1] Kiel aliaj britaj dominioj kaj kolonioj Ĝibraltaro ekuzis kiel propran flagon bluan standardon kun la brita flago en supra angulo apud la masto. Ene de la flago aperis ankaŭ propra simbolo de la kolonio, ĉi-foje kastelo kun ŝlosilo kaj la latin-lingva moto “Montis Insignia Calpe” (Flago de la Monto Calpe), ĉar Calpe estis la nomo havigita de la romianoj al la Ĝibraltara Rokego.
La flago estas hisita ĝenerale en Ĝibraltaro, foje oficiale kune kun la Union Jack kaj flago de la Eŭropa Unio, kvankam verdire la teritorio ne formas parton de la Eŭropa Unio kaj tiele eŭropunianoj bezonas pasporton por eniri en la teritorio. Elstaraj lokoj kiuj uzas la flagon inkludas la limon kun Hispanio, ĉe pinto de La Roko kaj ĉe la Parlamentejo.
La flago estas simbolo de ĝibraltara naciismo, kaj estas populara inter ĝibraltaranoj. Por la Ĝibraltara Nacia Tago (10-an de septembro), multaj ĝibraltaraj hejmoj kaj oficejoj pendigas la flagon de iliaj fenestroj kaj balkonoj, kaj kelkaj individuoj eĉ uzas kaj vestas iliajn veturilojn per la flago por festado de la nacia tago. Tio ankaŭ estis vidata dum la festadoj de 2004 de la tricentjariĝo de brita Ĝibraltaro.