Fortikaĵo Hohenasperg
48° 54′ 37″ N 09° 08′ 18″ O / 48.91028 °N, 9.13833 °O (mapo) La Fortikaĵo Hohenasperg situas sur monto Hohenasperg super la urbeto Asperg, distrikto Ludwigsburg (iom norde de Stutgarto). Kiel fortikaĵo ĝi estis grava ekde sia konstruo en 1535 ĝis la lasta sieĝo en 1693.
Fortikaĵo Hohenasperg | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Supermara alteco | 347 m ü. NHN [+] | ||||
Koordinatoj | 48° 54′ 37″ N, 9° 8′ 18″ O (mapo)48.91039.13833Koordinatoj: 48° 54′ 37″ N, 9° 8′ 18″ O (mapo) | ||||
Fortikaĵo Hohenasperg | |||||
Vikimedia Komunejo: Festung Hohenasperg [+] | |||||
Geografio
redaktiLa fortikaĵo situas sur izolita plata monto, 90 m super la urbeto Asperg. Laŭ geologia formacio la monto apartenas al Keŭpro (Supra Triaso).
Historio
redaktiEn antaŭkristana tempo, ĉirkaŭ 500 a.K., Hohenasperg estis kelta princosidejo kun rifuĝburgo. En la regiono troviĝas pluraj keltaj tumuloformaj tomboj, kiuj ĉiuj permesas rektan rigardon al Hohenasperg.
- tumulo de Hochdorf - malkovrita nur en 1978, elstare bone konservita
- tombo Katharinenlinde ĉe Schwieberdingen
- Kleinaspergle, elfosita en 1879 kaj identigita kiel kelta tumulo.
Ĉirkaŭ la jaro 500 la Frankoj venkis super la Alamanoj kaj konkeris la regionon kaj faris la monton regejon kaj tribunalejon. La tiama nomo estis „Ascisberg“.
Unua skriba dokumento pri Asperg datiĝas el la jaro 819, kiam grafo Gozberg donacis ĝin al monaĥejo Weißenburg en Alzaco.
Pli grandiĝas la graveco en la 13-a jarcento per fondo de urbo Hohenasperg, memstara ĝis 1909. - Urbeto Asperg en la valo ricevas siajn urborajtojn nur en 1510.
- Sieĝo de 1519 - Trupoj de Ŝvaba Ligo sieĝas la virtembergan dukon Ulriko.
- Kamparana ribelo - Jäcklein Rohrbach, unu el la gvidantoj de la ribelantaj kamparanoj estas kaptita la 12-an de majo 1525, enkarcerigita sur Hohenasperg ĝis transdono al la „kamparanbuĉisto“ Truchsess von Waldburg.
- En 1535 komenciĝas la konstruado de la fortikaĵo, la loĝantoj devas translokiĝi al urbeto Asperg.
- Tridekjara milito - sieĝo de 1634-1635 - La virtembergaj protestantaj fortikaĵanoj helpite de svedaj trupoj defendas la fortikaĵon, sed fine devas transdoni ĝin al la imperiestraj trupoj.
- Post la Tridekjara milito la fortikaĵo estas redonita al Virtembergo.
- Milito de palatinata sukcedo - en 1688 kaj 1693 francaj trupoj okupas la fortikaĵon.
- Poste la fortikaĵo Hohenasperg - kiel ĉiuj fortikaĵoj - perdas signifon, ĉar fortikaĵoj ne plu povas protekti kontraŭ la pli efika artilerio (longdistancaj obusoj).
Hohenasperg fariĝis malliberejo, fifama aparte pro siaj politikaj arestitoj. Laŭ spritaĵo ĝi estas la plej alta monto de Virtembergo, car „kvankam oni povas supreniri ene de nur kvin minutoj, oni bezonas dek jarojn por reveni“. Tio aludas la kontraŭleĝan arbitrecon de enkarcerigo kaj la eblan longdaŭron de la malliberigo.
Famaj kaptitoj de Hohenasperg
redakti- 1737 Joseph Süß Oppenheimer, financisto de virtemberga duko Carl Alexander, enkarcerigita post ties subita morto kaj kondamnita al morto per dubinda tribunalo, ekzekutita en Stutgarto la 5-an de februaro 1738.
- 1777 – 1787 Christian Friedrich Daniel Schubart, ĵurnalisto kaj poeto (Die Forelle - La truto), enkarcerigita dum 10 jaroj pro persona volo de duko Karl Eugen. Vizitinte lin en Hohenasperg kaj vidinte lian sorton, juna Friedrich Schiller fuĝis en eksterlandon (Palatinato).
- 1797 – 1816 Sub la regado de duko, poste reĝo Friedrich von Württemberg ĉefe dizertintoj kaj militistaj punkaptitoj estis enkarcerigitaj. Lia filo, reĝo Wilhelm I. aboliciis la korpajn punojn por soldatoj, i.a. la vergokuron.
- Pliaj enkarcerigitaj sur Hohenasperg estis:
- 1837-1838 Berthold Auerbach, verkisto
- 1833 Friedrich Kammerer
- 1850-1851 Theobald Kerner, kuracisto kaj verkisto
- Karl von Hase, teologo
- Johannes Nefflen, sartiristo
- Leo von Seckendorff, poeto
- Theodor Griesinger, verkisto
Aktuale
redaktiDe 1894 Hohenasperg estas prizono por civilaj arestitoj kaj centra malsanulejo por malsanaj arestitoj en Baden-Virtembergo.
Literaturo
redakti- Horst Brandstätter: Asperg - Ein deutsches Gefängnis, Berlin: Wagenbachs Tachenbücherei 1978. ISBN 3-8031-2045-4
- Gad Arnsberg, Volkmar Deile, Gudrun Emberger: Politische Gefangene in Südwestdeutschland, Tübingen: Silberburg-Verlag 2001. ISBN 3-8740-7382-3