Ludwig Feuerbach
germana filozofo
(Alidirektita el Fojerbaĥo)
Ludwig Andreas Feuerbach (naskiĝinta la 28-an de julio 1804 en Landshut; mortinta la 13-an de septembro 1872 en Rechenberg ĉe Nurenbergo[1]) estis germana materiisma filozofo kaj antropologo, kies kritiko de religio kaj idealismo grave influis la movadon de la Antaŭmarto kaj formulis vidpunkton de kompreno, kiu baziĝis por la modernaj homsciencoj, ekzemple psikologio kaj etnologio.
Lia patro estis la fama juristo kriminala Paul Johann Anselm von Feuerbach.
Referencoj
redakti- ↑ La bieno Rechenberg, konsistanta el tri ĉefaj kaj du flankaj domoj, apartenis ekde 1826 al la Landa Juĝejo je Nurenbergo kaj al la Urbfinanca Administrejo je Nurenbergo. Vidu Alfred Kröner, Paul Johann Anselm und Ludwig Andreas Feuerbach als Exponenten des Bürgertums im 19. Jahrhundert. Leben und Wirkungen, „Aufklärung und Kritik“, specialkajero 12/2007, p. 114.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Ludwig Feuerbach en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Karl Baier: Skizo pri vivo kaj verkaro de Feuerbach (PDF; 72 kB)
- Hans-Christoph Rauh: Filozofia leterkomunikado de Wilhelm Bolin kun Ludwig Feuerbach
- Ludwig-Feuerbach-Gesellschaft Nürnberg e. V.
- Magistroverkoj pri familio Feuerbach Arkivigite je 2021-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Internacia societo de la esploristoj de Feuerbach Arkivigite je 2014-05-17 per la retarkivo Wayback Machine