Félix Faure
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Félix Faure (pariza metrostacio). |
Félix Faure (naskiĝis la 30-an de januaro 1841 , mortis la 16-an de februaro 1899) estis Prezidanto de Francio de 1895 ĝis sia morto en 1899.
Biografio
redaktiFélix Faure naskiĝis en Parizo, filo de malgranda ĉarpentisto. Komencinte kiel tanisto kaj komercisto en Havro, li akiris konsiderindan fortunon. Li estis elektita al la Nacia Asembleo la 21-an de aŭgusto 1881, prenante sidlokon en la maldekstro kaj ĉefe interesiĝante pri temoj rilataj al ekonomio, fervojo kaj maro. En novembro 1882 li fariĝis sekretario de Kolonioj dum la mandato de Jules Ferry, restante tie ĝis 1885. Li havis la saman postenon dum la ministerio de Pierre Tirard en 1888, kaj en 1893 li fariĝis vicprezidanto de la ĉambro.
En 1894 li akiris la postenon de Ministro de la Mararmeo en la administrado de Charles Dupuy. La sekvan januaron li estis neatendite elektita Prezidanto de la Respubliko post la demisio de Jean Casimir-Perier kaj kun la subteno de la dekstro kaj moderuloj, koste de Henry Brisson, kiu akiris pli multajn voĉdonojn en la unua raŭndo sed ne akiris la necesan plimulton. Dum lia prezidanteco estis plifortigita franca-rusa alianco, estis amnestiita la anarkiista movado (permesante la revenon el Anglio de iuj famaj anarkiistoj kiaj Émile Pouget), estis konkerita Madagaskaro kaj okazis dum la fino de lia mandato la Dreyfus-skandalo. J'accuse, letero skribita de la fama verkisto Émile Zola akuzante plurajn altrangajn oficirojn pro la maljusta malliberigo de Alfred Dreyfus kaj publikigita la 13-an de januaro 1898 en la ĵurnalo L'Aurore estis adresita al Félix Faure kiel prezidanto.
En 1897, li renkontis Marguerite Steinheil, kiu iĝis lia amantino. Tiu skandala aventuro estis la subjekto de fikcio kiel La maîtresse du président de Jean-Pierre Sinapi. [1]
Referencoj
redakti- ↑ http://eurochannel.com/es/La-amante-del-presidente[rompita ligilo] -Jean-Pierre-Sinapi-Francia.html Prezento de La maîtresse du président en Eurochannel
Vidu ankaŭ
redaktiFonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Félix Faure en la hispana Vikipedio.