Erzhausen
Erzhausen - prononcu [Erc-haŭzn] - estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8153 loĝantojn.
Erzhausen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06150 | |||||
Poŝtkodo | 64390 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432006 | |||||
LOCODE | DE ERZ | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Claudia Lange | |||||
Partio de komunumestro | GfE | |||||
Adreso de la administrejo | Rodenseestr. 3 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8153 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 57′ N, 8° 38′ O (mapo)49.9533333333338.6296527777778Koordinatoj: 49° 57′ N, 8° 38′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 112 m | |||||
Areo | 7,4 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.erzhausen.de/ | |||||
Geografio
redaktiAl Erzhausen norde najbaras la urbo Mörfelden-Walldorf (distrikto Groß-Gerau) kaj la komunumo Egelsbach (distrikto Offenbach), sudoriente la sendependa urbo Darmstadt, kaj sudokcidente la urbo Weiterstadt.
La fervojo kaj Erzhausen
redaktiĈar multaj laboristoj kaj metiistoj ekhejmis en Erzhausen, sed laboris en la grandaj urboj Darmstadt aŭ Frankfurt am Main 10 ĝis 30 kilometrojn for, en la jaro 1888 la komunumo estis ligita al la fervojo, kiu transportu norden al Frankfurt kaj suden al Darmstadt. En 1903 la hodiaŭa stacidomo konstruiĝis. En 1997 la fervoja linio plimoderniĝis, la publik-transporta komunumo 'Rhein-Main-Verkehrsverbund' (RMV) kreiĝis kaj la linio Frankfurt-Erzhausen-Darmstadt iĝis linio de la urba fervojo S-Bahn. Ekde tiam la trajnoj ĉiujn 30 minutojn veturas al Darmstadt suden, Frankfurt kaj plu al Kronberg kaj Bad Soden norden. Tio bonas por la daŭre granda parto de la loĝantoj, kiuj plu laboras en la grandaj urboj.
Post malfermo de la S-Bahn la malnova stacidomo ne plu bezonatis, ĉar necesis krei novajn platformojn kaj novan stacidometon. Ekde 2001 la urbo renovigis la konstruaĵon, kaj intertempe tie ekloĝis la urba biblioteko, kiu nun nomiĝas "libra stacidomo".