Esperanto-asocio
Esperanto-asocio (aŭ esperantista asocio) estas asocio, celanta disvastigi aŭ utiligi la lingvon Esperanto. Laŭ ĉi tiu difino, Esperanto-acocio estas unuiĝo de esperantistoj, kiu uzas Esperanton por siaj konkretaj komunaj celoj, aŭ ĝenerale disvastigadas la lingvon en iu geografia regiono aŭ tutmonde.
Esperanto-asocio povas havi diversajn celojn, uzante Esperanton kiel helplingvon: ekzemple, realigo de klasaj celoj (Sennacieca Asocio Tutmonda) aŭ atingado de lingva justeco en la mondo.
Esperanto-asocioj povas esti organizitaj:
- laŭ geografia teritorio (ĉe loka, landa aŭ tutmonda nivelo);
- laŭ precipa celo kaj celata parto de socio (adeptoj de konkreta mondkoncepto/ideologio/religio, unuiĝoj laŭ profesioj aŭ ŝatokupoj) — fakaj Esperanto-asocioj (kutime ili funkcias tutmonde).
Tutmondaj Esperanto-asocioj
redaktiLa plej grandaj tutmondaj Esperanto-asocioj estas Universala Esperanto-Asocio (UEA)[1][2] kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO),[3] kaj Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).[4]
Landaj Esperanto-asocioj
redakti"Landa Asocio" en Esperanto-komunumo estas organizaĵo kiu kunigas esperantistojn en unu ŝtato.
Listoj de landaj Esperanto-asocioj:
Fakaj Esperanto-asocioj
redaktiLiteraturo
redaktiMark Fettes, Kiel diskonigi vian asocion?, Konsilaroj por aktivuloj - numero 1, eld. UEA, Roterdamo, 1991, 24 pĝ
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ paĝo "Kio estas UEA" en la asocia retejo, jen esperante, sed ankaŭ havebla angle, france, angle, germane, hispane, nederlande, portugale, ruse kaj ukraine
- ↑ prezento de UEA en la plenkunsido de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO la 6-an de novembro 2017 (angle)
- ↑ prezentilo "Kio estas TEJO", esperante, sed ankaŭ angle, france, germane, hispane, itale, portugale,rumane, ruse, slovake kaj svede
- ↑ paĝo "Kio estas SAT" en la asocia retejo, jen esperante, sed ankaŭ havebla en 15 naciaj lingvoj. Arkivita el la originalo je 2023-02-07. Alirita 2023-02-07 .