Espero Framasona
Espero Framasona estas framasona organizaĵo, kiu estis fondita la 5-an de aŭgusto 1905 dum la unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.
Prezidanto iĝis la franca inĝeniero Louis Pourcines el Nancio. La du vic-prezidantoj estis kolonelo John Pollen el Londono kaj Karl Barthel, el Frankfurto. Sekretario-kasisto estis P. Mossman.
Dum la kongreso en Ĝenevo okazis du kunsidoj kaj oni ŝanĝis la nomon en Esperanto Framasona.
fonto
redakti- Ĉu Zamenhof estis framasono? (teksto arkivigita) de Jean Amouroux, Perpinjano, Franca Esperantisto, n-ro 464, majo 1995
Mencio de Pollen estas en brita arkivo:
- Lt-Col Pollen; claims for recognition of Esperanto IOR/L/PJ/6/736, File 3211 17 Okt 1905
Li inter 1904 kaj 1912 estis la unua prezidanto de Brita Esperanto-Asocio