Eschenbach LU
- La mallongigo LU en Eschenbach LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Eschenbach. |
Eschenbach estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3439 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Eschenbach | |
---|---|
Blazono de Eschenbach | |
Eschenbach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Hochdorf |
Koordinatoj | 47° 7′ 59″ N 8° 19′ 12″ O / 47.13306 °N, 8.32000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 59″ N 8° 19′ 12″ O / 47.13306 °N, 8.32000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3439 |
Areo | 13,19 km² |
Alteco | 473 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6274 |
Komunumkodo | 1026 |
Mapo de Eschenbach | |
Geografio
redaktiEschenbach situas 9 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Lucerno sur la akvodislimo inter la Reuss-Valo kaj la valo Seetal.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Eschenbach limas en nordo al Hochdorf, en nordoriento al Ballwil, en oriento al Inwil LU, en sudo al Buchrain kaj Emmen, en sudokcidento al Rain, kaj en okcidento al Rothenburg.
Trafiko
redaktiLa stacidomo de Eschenbach situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Lucerno, tio estas la tiel nomita Seetal-Fervojo.
La plej proksima alveturejo al la nacia svisa aŭtovojo A2 troviĝas en Emmen-Sudo en distanco de 8 km kaj al A14 en Gisikon en distanco de 7 km.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Eschenbach datiĝas el la jaro 924 kiel Eskinpah kaj Essinpahc.
La vilaĝo Eschenbach estis ĝis la jaro 1309 servuto de la Baronoj de Eschenbach. Ĉar Walter la 4-a partoprenis en la komploto por mudi la reĝon Albrecht, la Habsburgoj konfiskis lian posedaĵon kaj Eschenbach tiam apartenis ĝis la jaro 1385 al la habsburga distrikto Rothenburg. En 1385 la distrikto Rothenburg estis konkerita de la urbo Lucerno kaj fariĝis lucerna voktejo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Eschenbach apartenis nun al helveta distrikto Hochdorf, el kiu fariĝis en la jaro 1803 la nuna lucerna distrikto Hochdorf.
Vidindaĵoj
redaktiLa plej signifaj vidindaĵoj en Eschenbach estas la baroka katolika preĝejo kaj la cistercianina Monaĥejo Eschenbach kun ĝia monaĥeja preĝejo kaj la gastodomo kun la sunhorloĝo.
Vidu ankaŭ
redakti- Eschenbach LU (stacidomo)
- Aliaj lokoj kun la nomo Eschenbach
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Eschenbach
- Eschenbach en la Historia Leksikono de Svislando
- Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Eschenbach – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Katolika preĝejo de Eschenbach
-
La katolika preĝejo de interne
-
Gastodomo de la monaĥejo kun sunhorloĝo
-
Monaĥeja preĝejo
-
Interno de la monaĥeja preĝejo
-
Arkadoj de la monaĥejo
-
Stacidomo de la Seetal-Fervojo