Empiriismo
Empiriismo estas skolo de filozofio fondita de Locke. Laŭ Locke, ne ekzistas iu ajn ideo en la menso je nasko; anstataŭe la menso estas tabula razita aŭ tabulo blanka. La tabulo malblankiĝas, kiam la menso ricevas sensan impreson kaj el tiu eliras ideojn per racio.[1]
Kie Kartezio diris
- racio + denaskaj ideoj → scio
Locke diris
- racio + sento → scio
Aristotelo, por komparo, diris antaŭ 2000 jaroj:
- racio + aksiomoj + sento → scio
kaj en la 13-a jarcento,
Tomaso de Akvino diris:
- racio + aksiomoj + sento + fido → scio
kie aksiomo estas antaŭsupozita, memevidenta aserto, sama kiel tiuj en la komenco de Eŭklido. Ĉu tia aksiomo estas denaska ne interesis Aristotelon, kiu ne amplekse filozofiis pri la internaĵoj de la menso.
Poste la samskolanoj George Berkeley kaj Hume disputis kontraŭ Locke pri la naturo de homa scio.
Locke klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.
Vidu ankaŭ
redakti- la artikolon pri empirio
- logika empiriismo
- pragmatismo
- empiriisma psikologio
Referencoj
redakti- ↑ Maden, Jack. John Locke’s Empiricism: Why We Are All Tabula Rasas (Blank Slates) (angle). Philosophy Break (marto 2021). Alirita 2022-06-23 .