Ekspozicio (muziko)
Ekspozicio aŭ eksponado (de lat. exponere eksponi) en muziko estas parto de komponaĵo, kiu unuafoje prezentas la temojn.
En fugo la nocio signifas, ke oni prezentas la temon kaj trakondukas ĝin tra ĉiuj voĉoj.
Eksponaĵo de formo de sonata ĉefmovimento kutime konsistas el "ĉefa frazo" (kun unua temo), la flankofrazo (kun dua temo) kaj fina grupo (teme strukturita pasaĝaro). Laŭregule de la Viena klasikismo la unua temo estas dinamika, prezentita en la tonalo de toniko, kiun kontrastas dua, lirika temo (je maĵoro-tonaloj en la dominantotonalo, je la minoro-tonalloj en la paraleltonalo).
En la 19-a jarcento la ĉefmovimento de sonato pluevoluiĝis, kiu permesis deflankiĝi de la rigida komponaĵa formo. Ekzemple la komponistoj rompis kaj la regulon pri la strukturo de la ĉefmovimento kaj ankaŭ tiun de la deviga kontraŭstarigo de dinamika kaj lirika temo. Jen ekzemploj:
- 8-a simfonio b-minora ("La nekompletigita") de Franz Schubert: Schubert prezentas dum la eksponado la du temojn male la kutimo en piano, kaj tiuj similas karaktere unu la alian
- 1-a pianokonĉerto bb-minora de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij: vastan spacon havas ne la unua temo, sed enkonduka temo en Db-maĵoro
- 1-a pianokonĉerto e-minora de Frédéric Chopin, kiu prezentas en sia unua movimento eĉ tri temojn (enkonduko kaj unua temo en e-minoro, dua temo en G-maĵoro) kaj en la tralaboraĵo traktas nur la enkondukan temon.